Miaj sperto kaj lingvosento rekomendas ĉi tie uzi "tio".
Ŝajnas ja, ke ĉi tie ne temas pri antaŭe nomitas unuopa objekto, sed pri situacio aŭ sceno.
Mi deziras atentigi pri tio, kion PMEG diras pri "tio" kaj "ĝi":
Tio kaj ĝi
Iafoje oni povas heziti inter tio kaj ĝi. Normale oni uzas tio pri io nedifinita, kion oni ne povas aŭ volas nomi per preciza O-vorto. Nepre oni uzu tio por reprezenti ion, kio estis esprimita per tuta frazo. Oni uzas ĝi por io difinita, kiun oni antaŭe esprimis per O-vorto, kaj kion oni povus ripeti per la sama O-vorto kun la aŭ alia difinilo:
Ŝi rakontis belan fabelon. Tio estis tre amuza. Amuza estis tio, ke ŝi rakontis fabelon. Tio reprezentas la tutan antaŭan frazon.
Ŝi rakontis belan fabelon. Ĝi estis tre amuza. Amuza estis la fabelo. Ĝi reprezentas la frazparton la (bela) fabelo.
Ĉu tio estis vi, kiu tusis, Janjo?M.193 La parolanto aŭdis sonon nesciante, kio kaŭzis ĝin. Tio do reprezentas malfacile difineblan aferon.
Mi aŭdis, ke branĉo rompiĝas. Ĉu ankaŭ vi aŭdis tion.
Mi aŭdis strangan sonon. Ĉu ankaŭ vi aŭdis ĝin?
Zamenhof iafoje uzis ĝi, kiam oni nuntempe preferas tio.
Fino de la citaĵo.
Al mi ŝajnas, ke en tatoeba preskaŭ jam ekestis (mis)modo
traduki germanan "es" aŭ sendistinge per "ĝi" ne konsiderante, ĉu oni uzu "tio".
aŭ ne traduki "es"
pro malprava ĝeneraligo:
Es regnet. -> Pluvas. (Ĝusta traduko)
Es war eine Katastrophe. -> Estis katastrofo. (Fuŝtraduko anstataŭ: Tio estis katastrofo).
Jes. Problemo estas, ke ĉi tie temas pri aparta frazo. Ni fakte tute ne scias, pri kio temas. Tiu "kortuŝa vido" povus esti fakto, priskribita de kompleta frazo, aŭ substantivo, ekzemple sunsubiro.
Dankon pro via klarigo, kara Alexander.
Etiquetas
Veire totas las etiquetasLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRJornals
This sentence was initially added as a translation of sentence #2166498
added by GrizaLeono, August 11, 2013
linked by GrizaLeono, August 11, 2013
edited by GrizaLeono, August 11, 2013