
Dankon! La franca frazo ne multe helpis min. Mi hezitis uzi "aminda", sed kun mispaŝo, mi ne aŭdacis. Ĉu MISpaŝo povas esti AMinda?
Pro tio poste mi uzis "leĝera", oponante ĝin al "pezaj"

"Unausstehlichm signifie "insupportable"

Pri: "insupportable", jes, ĝuste!
Ĝenerale al mi ŝajnas ega malloportunaĵoj krei tradukojn dum ne ĉeestas la originala frazo. Hieraŭ mi provis trovi la anglan originalon de Churchill, sed mi ne sukcesis. Mi emas supozi, ke Churchill ( se la citaĵo entute estas aŭtenta) parolas pri "amiable vices", sed estas riske bazi tradukon sur supozo kaj eĉ pli danĝere bazi ĝin sur traduko, pri kies kvalito oni ne povas esti certa. En la reto cirkulas centoj da kopioj de erare tradukitaj citaĵoj. La kvanto de la kopioj ne plibonigas tradukon. En la germana frazo "liebevoll" sonas maltaŭga en tiu kunteksto. "Liebenswürdig", kiun uzas alia traduko sonas pli natura kaj konvinka.
Pri aminda: Mi kredas, ke vi tute pravas. "Aminda" aspektas kiel tre fidela laŭvort(er)a traduko de "liebenswürdig", tamen ĝi elvokas klare alian "emocian kromvaloron". "Simpatia" ŝajnas esti ĉi tie sufiĉe trafa traduko de "liebenswürdig". Tamen mi plej ĝojos, kiam iu eltrovos la originan citaĵon. Ek, denaskuloj! ☺
タグ
すべてのタグを見るリスト
例文
ライセンス: CC BY 2.0 FR更新履歴
この例文は #2412639
追加:nimfeo, 2014年1月11日
編集:nimfeo, 2014年1月11日
編集:nimfeo, 2014年1月11日