
"per"? Tio signifus, ke ne la malamiko instruas, sed iu alia, kiu uzas la malamikon kiel peranton, ĉu ne? Mi skribus "de la malamiko".

Dankon. Mi longe dubis, ĉu "per" aŭ "de".
Fakte "de" estas nur uzata ĉe pasiva formo de verbo. Kion vi opinias pri "fare de"?
Mi ankaŭ pensis pri "lasi/igi la malamikon instrui sin..." sed tio signifus, ke la malamiko instruas sin mem. Ĉu "... lasi la malamikon instrui onin"?
La frazo montriĝas pli malfacila ol ĝi ŝajnis unuavide.

Eble "Oni rajtas lerni de la malamiko"...

Mi fakte neniam cerbumis pri tio, ĉu "de" estas uzata nur ĉe pasiva formo ... "Fare de" certe ankaŭ eblas. Jes, ju pli mi tatoebas, des pli mi konsciiĝas, ke Esperanto iĝis malfacila lingvo!

Aŭ "Oni rajtas akcepti instruon/lecionon de la malamiko."

Nu, la tuta mondo estas malfacila. Sed ni ne timu! La gramatiko ne estas nia malamiko. :D

Kaj ju pli mi legas anglajn frazojn, des pli mi konscias, ke mi tute ne scipovas tiun lingvon :o(

Alexander, bonvolu aldoni vian version!

If ju zink zo, ajl du it.
:D

Kara Soweli_Elepanto,
vi prave ne komprenas tiun frazon, ĉar ĝi ne taŭgas.
Mi ŝanĝos ĝin laŭ via propono.
Alexander aldonos sian propran version, kiu miaopinie estas pli bona.
Dankon pro via sciigo kaj propono.

Tu Alexander,
Aj did not noŭ ju spik zat langŭeĉ tu.
Labels
Alle labels toaneListen
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLochboek
This sentence was initially added as a translation of sentence #2330455
tafoege troch GrizaLeono, 10 Septimber 2014
keppele troch GrizaLeono, 10 Septimber 2014
bewurke troch GrizaLeono, 10 Septimber 2014
bewurke troch GrizaLeono, 11 Septimber 2014
bewurke troch GrizaLeono, 12 Septimber 2014