
"koleriĝi" estas netransitiva verbo, kaj do ne povas havi objekton.
-> Mi koleriĝis pro lia malfruo.

Mi koleras ( Mi estas kolera )
Pri / pro / al / je lia malfruo .
Mi koleriĝas ( Mi iĝas kolera )
Pri / pro / al / je lia malfruo .
Estimata PauloP, laŭ mi, kio sinsekvas al la temata netransitiva verbo estas ne rekta objeto sed prepozici-anstataŭaĵo ( do per litero n )

Mi scias, ke tio estas prepozici-anstataŭaĵo, sed tiu formo estas tre nekutima.

Vi pravas. Se necese, bonvolu informi, mi korektos la frazon, do kun pro. Eble tio estas ne permesate kadre de Tatoeba. Mi ne volas misagi, kompreneble.
Dankon pro la oreltirado al mi (:-)

Mi plene konsentas kun la rekomendo de Paul.
-> Mi koleriĝis pro lia malfruo.
En "Materialoj pri la nuna uzado de la akuzativo" de Daniel Moirand legeblas:
"Kvankam oni trovas ĉe Zamenhof kelkajn ekzemplojn, kiuj montras la uzadon de iĝ-verbo kun la anstataŭa akuzativo, ne estas konsilinde sisteme anstataŭigi prepozicion [...] Oni riskus paralelan transitivecon de tipe netransitivaj verboj." kaj pri la uzo de anstataŭa akuzativo ĝenerale "Oni ne troigu la uzadon de anstataŭa akuzativo. En la nuna lingvo kutimo oni konstatas, ke pli kaj pli ofte oni emas forlasi tiun dubesencan akuzativon profite al la pli klara uzado de prepozicio."

Sinceran dankon, Alexander !
Tags
View all tagsLister
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #260121
tilføjet af Ueltatoeba2014, 16. november 2014
linked by Ueltatoeba2014, 16. november 2014
linked by PaulP, 24. juni 2015
linked by PaulP, 24. juni 2015
linked by PaulP, 24. juni 2015
ændret af Ueltatoeba2014, 25. juni 2015