
* "parolon"
Ĉi tie estus pli bona termino: "vorton"
(Por signifoj de "parolo" vidu: http://www.reta-vortaro.de/revo)

Nu, unuavide mi skribintus "vorto"n, sed, ĉar miaopinie temas pri promeso en ĉi tiu kunteksto, kaj ĉar laŭ ReVo kaj PIV2005 parolo en ties 5a signifo esprimas la ideon "buŝa promeso", respektive "promeso esprimita per vortoj", mi uzis "parolo"n.
Mi tradukis el la franca frazo, kiu uzas "parole", dum por vorto oni france uzas "mot".
En la nederlanda kaj la flandra (mia gepatra) ni ne havas du apartajn vortojn por esprimi la diferencon inter parolo kaj vorto. Verŝajne aliaj ĝermanaj lingvoj ankaŭ havas nur unu vorton por ambaŭ signifoj.
Dankon pro via pensiga atentigo. Mi tamen ne ŝanĝis. Se vi havas pli konvinkajn argumentojn, mi ĉiam pretas.
Amike salutas Leo

Multan dankon pro via klarigo.
Mi ne tuj eksciis la sencon de buŝa permeso.
Sed mi ja estas kapabla al lerni. ;P
Ĝis kaj estu salutata de
Klaus-Peter
タグ
すべてのタグを見る例文
ライセンス: CC BY 2.0 FR更新履歴
この例文は #435855
追加:martinerburu, 2010年7月23日
リンク:martinerburu, 2010年7月23日
編集:martinerburu, 2010年7月23日
編集:martinerburu, 2010年7月23日
リンク:Dimitrije, 2011年10月7日
リンク:martinod, 2012年4月20日
リンク:PaulP, 2014年6月11日
リンク:PaulP, 2014年6月11日
リンク:PaulP, 2014年9月18日