
sufiĉan motivon
sufiĉan kialon

En la vortaro de Le Puil kaj Danvy mi legis explication = kialo, klarigo. En PIV klarigo = tio, kio helpas kompreni. Do, post kiam ŝi klarigis al mi kial ŝi eksedziniĝis, mi komprenis.

Klarigo venas post la fakto. En la franca frazo mi komprenas motivon kiu antaŭas la agon.

"raison" en la franca estas certe "motif" (motivo) sed ankaŭ "ce qui explique un acte" t.e. tio, kio klarigas agon. Antaŭ ŝi eksedziniĝis, ŝi certe klarigis al sia edzo kial ŝi eksedziniĝos. Laŭ la longeco de la klarigo vi povus elekti "motivo" au "klarigo". La familio de la edzo diros ke ŝi ne havis motivon sed la familio de la edzino insistos pri la klarigoj de tiu katastrofo! Traduko neniam estas neŭtra. Dio, la ĉielo volu, ke mia respondo estas sen gramatika eraro!

En milito kaj eksedziĝo oni ne eksplikas siajn agojn, kaj certe ne al malamiko kiu povas ankoraŭ reagi.

Tio dependas ĉu vi estas akordiĝema aŭ ne. Antaŭ eventuala milito aŭ divorco mi preferus ekspliki mian venontan konduton. Sed mi komprenas ke alia konduto povus esti pli radikala. "Traduttore, traditore". Mi esperas ke mia klarigo ne estos motivo rompi nian konversacion :)
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #460901
added by jefke, August 15, 2010
linked by jefke, August 15, 2010