
Metie amatori -> La praktika vortaro de SAT-Amikaro (eldono 2014), en sia franca-esperanta parto, proponas "brikoli", kiu devenas de la franca verbo "bricoler". La vorto ne kuŝas en la esperanta-franca parto.
Ĉu @PaulP, @GrizaLeono aŭ @al_ex_an_der jam aŭdis pri tiu vorto?

Mi ja konas la francan "bricoler", sed neniam vidis ĝin en Esperanto. Cetere, via "metie amatori" miaopinie estas tre bone komprenebla solvo. Kion vi opinias pri "diletanti"? Ĉu tiu vorto taŭgas nur, kiam temas pri arto aŭ scienco, ne pri "ordinara" metio?

Ankaŭ mi tuj rekonas la radikon pro la franca "bricoler", sed ne konas ĝin en Esperanto. Ĉu "manlabori" taŭgus? Aŭ "slojdi"? PIV konas nur la substantivon "slojdo", sed mi aŭdis la verbon ofte, precipe en Esperanto-renkontiĝoj, kiuj proponis manlaborajn kursojn.

@danepo: Mi duonkonsentas kun vi (mi jam uzis tiun vorton ĉi tie), ĉar kelkaj personoj pasigas multe da tempo en laboreto, kiu tiam fariĝas laborego.

@GrizaLeono: Pri diletanti, oni ankaŭ povus diri "metie diletanti", kiu relative similas al "metie amatori". Ankaŭ "metiumi" povus taŭgi? Ĝi uzas la radikon "meti-" kaj la sufikson "-um-". Ĝi havus la avantaĝon esti unuvorta kaj ne tro peza.

"Metiumi" ŝajnas al mi bonega trovaĵo!
Mi iom serĉis en angla-Esperanta vortlisto, kiun mi povas inverse traserĉi per memfarita programeto.
Brikolado respondas al la angla esprimo "DIY" = Do it yourself, mem faru tion. Eble "memfari"...
La vorton "slojdo" mi tute ne konas. Ĝi estas neoficiala. La PIVa difino ne tre klaras por mi. La traduka vortaro EO tute ne helpas min per la traduko "slöjd-".
"Metiumi" bonegas miaopinie!