
"Ĵogi"??? La traduka vortaro de Petro De Smedt proponas "trotegi". Iuj preferas "trotkuri" (mi persone preferas iom plu dormeti, sed tio ne estas bonekzempla :)

Mi preferas "kuri" kaj ke supozas, ke la vorto "jogging" nur ekestis pro la deziro, ornami per moda nomo tiun tre praan kaj naturan kapablon de la homo, ...sed fakte pli ol kiel oni nomas ĝin, gravas, ke oni faras ĝin. :)

Mi trovis la vorton "ĵogi" ĉe la interreta vortaro "vortaro.info", sed mi konfesas, ke laŭ mia scio ĝi nenie alie aperas. Mi ja ankoraŭ ne konis "trotkuri", sed la vorto plaĉas al mi.

La franca frazo uzas la vorton "courir" (kuri), por komplezi je Alexander.
Troti oni povas fari sur "trotuaro", ĉu ne? (Kvankam "trotuar" ne estas analizebla)
Mi ie legis "trotkuri", kaj ankaŭ mi ŝatis tiun vorton.
Ĝi kombinas la naturan kapablon de homo "troti" kaj "kuri", supozeble laŭ la grado de laceco :)

→ Hodiaŭ mi volas trotadi ĉe la plaĝo.

Mi provis trovi http://vortaro.info, sed trovis nur anglalingvan www.vortaro.com
Eble jam malaperis la paĝaro, en kiu oni uzis la vorton "ĵogi". Ni ankaŭ malaperigu tiun vorton. :-)