Ĉu ne "infanoN eltrovontaN"?
Laŭ mi ambaŭ estas defendeblaj. Ĉu „infano” rilatas al „mi” aŭ al „min”? Sed via propono ŝajnas al mi pli logika. Do mi korektis!
Mi pensas ke la unua propono estis pli bona.
Kial ”eltrovonta” kaj ne “eltrovinta”? Mi ne komprenas la germanan sed almenaŭ la angla frazo ŝajne ne kongruas kun “-onta”.
https://tatoeba.org/fra/sentenc...omment-1125673
Jes, nepre "eltrovinta". Jen kutima problemo: oni fiksas sian atenton pri unu eraro en frazo, kaj pretervidas la tuj apudan eraron.
Eble ĝi eĉ devus esti “infano eltrovinte” ĉar oni kutime uzas adverban participon por priskribi la subjekton. Sed mi ne certas pri tio 😬
Tiel la plena nemallongigita frazo estus “mi sentas min kiel infano [sentas sin] ĵus eltrovinte, ke Paĉjo Kristnasko ne ekzistas”.
Ankaŭ mi dubas. En frazo kiel „Eltrovinte, ke Paĉjo Kristnasko ne ekzistas, mi ekploris” temas klare pri adverbo, kiu rilatas al la tuta subfrazo.
Se mi skribus „Mi sentas min kiel infano, kiu ĵus eltrovis, ke Paĉjo Kristnasko ne ekzistas.” mi kompreneble bele eskapus el la dilemo ;-)
@Grizaleono @Nimfeo @Pfirsichbaeumchen Kion vi opinias pri la nuna frazo?
Tio ŝajnas bona elturno laŭ mi. Kaj ĝi pli proksimas al la vortumo en la angla.
Mi opinias, ke la nuna frazo estas plej logika. (Mi ne povas diri la samon pri la germana frazo, kiu signifas „kiel infano eltrovonta“. Mi skribos komenton.)
Nepre "eltrovinte". Tiu "onte" estis tajperaro mia.
Mi konsentas pri tio, ke ambaŭ kazoj eblas, kaj mi admiras la pli simplan elturniĝon :-)
Laŭ mi
kiel infano ĵus eltrovinta, ke ... = kiel infano, kiu ĵus eltrovis,
kiel infano ĵus eltrovinte, ke ... = kiel infano, post kiam mi ĵus eltrovis,
tiel ke la signifoj iomete diferencas. Certe oni volas diri la unuan. :-)
Mi samopinias kun Lisa. Sed mi aldonis ankaŭ la pli simplan elturniĝon.
@Pfirsichbaeumchen
Mi ne konsentas ke la “eltrovinte” estus “mi eltrovis”. La “kiel” enkondukas novan subfrazon kun nova subjekto, kaj tial “eltrovinte” referencus la subjekton de la subfrazo, do la infano.
Etichette
Visualizza tutte le etichetteElenchi
Testo della frase
Licenza: CC BY 2.0 FRCronologia
Questa frase è stata aggiunta inizialmente come traduzione della frase #5488219
aggiunta da PaulP, il 15 ottobre 2016
collegata da PaulP, il 15 ottobre 2016
collegata da PaulP, il 15 ottobre 2016
collegata da PaulP, il 15 ottobre 2016
collegata da PaulP, il 15 ottobre 2016
modificata da PaulP, il 13 aprile 2018
modificata da PaulP, il 20 settembre 2019
modificata da PaulP, il 20 settembre 2019
collegata da PaulP, il 20 settembre 2019
separata da Pfirsichbaeumchen, il 20 settembre 2019
separata da Pfirsichbaeumchen, il 1 luglio 2020
collegata da Pfirsichbaeumchen, il 1 luglio 2020