
Mi dirus "prezidento" ĉar tiu estas la ofico.
Post elektiĝi prezidento li estis prezidanto.
Prezidento- President
Prezidanto- Chairman, Chairperson, Chair

"PrezidEnto" estas neoficiala vorto. Mi evitas uzi neoficialajn vortojn, ĉar ili nenecese malfaciligas la lernadon de Esperanto por homoj, kies gepatra lingvo ne enhavas la neologismon.
Eventuale mi pretus precizigi, ke s-ro Lincoln elektiĝis ŜTATprezidanto, se tio necesus.

Kiel vi volas! kvankam "prezidento" troviĝas en PIV.

Vi tute pravas pri tio, ke "prezidento" troviĝas en PIV. PIV klarigas vortojn (aŭ radikojn) uzatajn/itajn de Esperantistoj, kaj ĝi aldonas indikojn pri oficialeco (* por fundamenta vorto, numero por la tioma oficiala aldono) kaj por ne-oficialaj vortoj ĝi indikas, en kiu fako la vorto estas uzata (en fiziko, ĥemio, filozofio, ...). Sed PIV ne estas "norma" vortaro.
Pri tiaj aferoj diskutas anoj de la listo la-bona-lingvo (laŭ la libro de nia karmemora Claude Piron). La rezultoj de tiuj diskutoj troviĝas ĉe http://www.bonalingvo.org

Oni devas koni la signojn uzatajn en PIV por interpreti la vortaron. PIV diras "prezidento = prezidanto 3" kaj, laŭ la listo de signoj uzataj en la vortaro, la signo "=" montras preferindan formon. Do, eĉ PIV preferas la vorton "prezidanto" por respublikestro.
Etichete
Vizualizați toate eticheteleSentence text
License: CC BY 2.0 FRAudio
Jurnale
Această propoziție a fost inițial adăugată ca traducere a propoziției #13767
adăugată de către GrizaLeono, 20 octombrie 2010
legătură realizată de către GrizaLeono, 20 octombrie 2010
editată de către GrizaLeono, 31 octombrie 2010
legătură realizată de către glavsaltulo, 2 iulie 2018
legătură realizată de către PaulP, 1 iulie 2024