
"ol someron" => aŭ "pli ol someron" aŭ "al somero"

La frazo estas ĝusta tiel. Jen kion diras REVO pri preferi:
Doni favoron al io sekve de komparo kun io alia; elekti1 ion kiel pli bonan aŭ akceptindan: preferi morti ol senhonoriĝi; kaj preferos la morton ol la vivon ĉiuj restintoj [1]; preferi supon ol viandon, poezion ol prozon; ĉar Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon, kaj konadon de Dio Mi preferas ol bruloferojn [2]; mia edzino preparas manĝojn, kiujn mi certe preferas al la manĝoj el la kuirejoj de la plej bonaj hoteloj [3]; el du malbonoj mi preferas la pli malgrandan; la viroj preferas la blondulinojn; mi preferus, ke vi mem alportu al mi la libron; mi preferus la perfidon de plej fidelaj servistoj, ol tian malfortecon de la lando [4]; Roberto preferas pentri pejzaĝojn ol portretojn.
Rim.: La malpreferaton povas enkonduki la konjunkcio „ol“ aŭ la prepozicio „al“. Tiu lasta, ŝuldata al nacilingvaj modeloj, aplikeblas nur al substantivoj kaj pronomoj, kaj ĝia senco ne indikas klare ke temas pri la malpli bona elekteblaĵo. Male, „ol“ estas uzata ankaŭ por enkonduki infinitivojn aŭ tutajn propoziciojn, kaj ĝia kompara senco funkcias same kiel ĉe la aliaj komparoj. [Sergio Pokrovskij]

Konvinke. Mi forgesis rigardi en REVO-n.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRAudio
Logs
This sentence was initially added as a translation of sentence #256464
added by Dejo, October 21, 2010
linked by Dejo, October 21, 2010
linked by martinod, June 6, 2011