→ malfermitaj
Bone, vi pravas. Neniu malfermis ilin, sed ili mem malfermiĝis. Do la traduko devas esti "Iliaj laĉoj malfermiĝis".
Sed "malfermaj" ja ne eblas. Vidu en PIV:
Rilata al malfermo: malferma ceremonio, kunsido, parolado, krampo. "Malferma parolado" malfermas la kongreson, aŭ ion ajn, sed "malferma laĉo" ne malfermas ion :-)
Ĉar la krampo malfermas ion. Ĝi malfermas la subfrazon. Same "malferma kunsido" malfermas la kongreson. Sed mi neniam vidis laĉojn, kiuj malfermas ion :-))
Kara Esocom, PaulP tute pravas.
La radiko "ferm" estas verba radiko (ĝi estas difinita laŭ la verbo "fermi". Tial vi trovas en PIV la asterikson antaŭ la vorto ferm/i.
Kiel vi certe scias, "fermi" estas transitiva verbo. Oni ekzemple parolas pri "malferma parolado" por indiki, ke tiu parolado malfermas iun agadon.
Oni parolas pri malferma krampo por indiki, ke tiu krampo malfermas la interkrampaĵon.
En la koncernata frazo oni diras, ke ies laĉoj estas ne fermitaj, ke ili estas "malfermitaj" aŭ eble, ke ili malfermiĝis.
Теглар
Барлык тегларны караргаИсемлек
Җөмлә тексты
Лицензия: CC BY 2.0 FRЛоглар
Бу җөмлә баштан ук җөмләсенең тәрҗемәсе буларак өстәлгән иде.#562578
өстәлгән esocom, 26 октябрь, 2010 ел
белән бәйле esocom, 26 октябрь, 2010 ел
редакциядә PaulP, 20 сентябрь, 2016 ел
белән бәйле Dimitrije, 26 октябрь, 2016 ел