
tiom, kiom aŭ tiel, kiel

Mi ne estas tute konvinkita. En PIV sub kompara kiel oni vidas:
Komparaj kiel kaj ol povas enkonduki diversspecajn frazpartojn (O-vortojn, pronomojn, E-vortojn, E-vortecajn vortetojn, I-verbojn k.a.):
Kaj jen ekzemplo: Jen ŝi staras antaŭ ni [...] kun tiom da sapo sur la brilanta vizaĝo, kiel antaŭe.BV.65
Jen la tuta paĝo http://bertilow.com/pmeg/gramat..._ol/uzado.html
Jen diversaj aliaj ekzemploj. Mi ne scias ĉu ili estas eraraj, aŭ estas iu nuanco kiun mi ne koprenas.
Gxi ne estis tiom alta kiel la brilanta stelo de la ses koloraj sunoj, (Doroteo kaj la Sorcxisto en Oz, cxapitro 3 - Esperanto.Org)
""tiom alta kiel tiuj kvin kune"" Letero al al Patro -Franz Kafka tradukita de Vilhelmo Lutermano
neniu scias tiom multe da historioj, kiel la dio de dormoZ; PIV

Ankaŭ mi pensas, ke "tiom … kiel" eblas. Strangaĵo estus nur "tiel … kiom".

Mi decidis ŝanĝi la frazon leginte pri tiom-kiom-ismo:
http://bertilow.com/pmeg/gramat...nto.html#i-7ko

Laŭ vortaro.net,
aĝa. Havanta ian aĝon: mi estas pli aĝa ol vi; esti 5 jarojn aĝa; aĝulo de unu monato.
Do tiu vorto ne signifas esti maljuna

@pripensi
La frazo ne diras, ke li estas maljuna. La frazo diras, ke la aĝo de la patro kaj lia aspekto ne kongruas.
Tamen en la literatura oni trovas ekzemplojn kie "aĝa" anstataŭas "maljuna" aŭ "malnova".
"Ĝi estas la plej aĝa domo de Prago kaj la sola tiel aĝa sinagogo, kiu estas konservita en Eŭropo." (Esperanto Sverige)
2. Sed ĉio ĉi tio ne fortimigis Jan'on, li tamen nur deziris esti jam tiel aĝa, ke li povu eklerni ĉe sinjoro Beyer. (Avineto Ĉapitro 15)
3.Jes, lau la jaro mi estas tiel aĝa kiel vi. Tamen lau la monato mi estas malpli aĝa ol vi. (El ĉina lernolibro)

@Dejo Hmm, ĉu vi tradukis 'aĝa' el la germana frazo? Mi mense tradukas el la angla. Dankon pro la sciigo ankaŭ - mi pensas ke mi estas vidinta tion antaŭe, sed mi forgesis pri tio.
Étiquettes
Voir toutes les étiquettesListes
Texte de la phrase
License : CC BY 2.0 FRHistorique
Cette phrase a été initialement ajoutée en tant que traduction de la phrase n° 319119
ajoutée par Dejo, le 9 février 2011
liée par Dejo, le 9 février 2011
liée par marcelostockle, le 29 août 2012
liée par martinod, le 2 mars 2013
liée par martinod, le 2 mars 2013
liée par martinod, le 2 mars 2013
liée par martinod, le 2 mars 2013
liée par PaulP, le 27 octobre 2015
modifiée par Dejo, le 27 octobre 2015
liée par martinod, le 28 mai 2016
liée par martinod, le 28 mai 2016