
Mi ne retrovas la ĝustan tradukon en via frazo de la franca frazo, kiu diras "La pordo ne estas stabile, aŭ firme, fiksita"

Mi (kiel mekanikisto) komprenis el la franca frazo, ke estas libera spaco inter la pordo kaj la pordingo.
Laŭ via klarigo de la franca frazo, mi dirus, ke la ŝarniroj havas spacliberon aŭ malfiksiĝis.
Alia eblo: la riglilo de la seruro havas spacliberon en la riglilingo. Ambaŭokaze ekvento povas movi la pordon kaj estigi bruon.
Kion mi faru laŭ vi?

Ĉar estas du manieroj interpreti la francan frazon, eble vi kontribuu per la du ebloj.

La vorton "spaclibero" mi ne komprenas kaj nenie trovis. Ĉu vi povas klarigi ĝin al mi?

Eble "movlibereco" estas pli taŭga vorto por la germana "Spiel". Mi ŝangos la vorton.
Ekezemplo el la mekanika fako: por ke akso povu facile turniĝi en aksingo, nececas iom da movlibereco. Kiom da movlibereco havas tiu akso en sia lagro? 0,02 mm.

Tute libera korpo havas ses liberecgradojn: tri translaciajn + 3 rotaciajn liberecgradojn. Ordinara pordo havas unu liberecgradon. Tiun oni povasforpreni per la ŝlosila riglilo. Se la ŝarniroj aŭ riglilo estas eluzitaj, aperas limigitaj pliaj liberecoj. Tio povas kaŭzi bruon ĉe tertremetoj, ekzemple, kiam pasas veturilo.
Kiam la pordaperturo estas (multe) pli granda ol la pordo, aero povas pasi inter la pordo kaj la aperturo. Se tiu libereco estas negativa, la pordo premiĝas.

Al Nimfeo:
Eble indas demandi klarigon al la aŭtoro de la franca frazo.
Mi ja laboris en maŝinkonstruejo en Flandrujo, kie la estraro parolis france, sed tio ne signifas, ke ilia (kaj mia) franca estis ĝusta. Mi memoras, ke niaj reprezentantoj en Francujo kelkfoje sendis leteron, en kiu ili demandis, ĉu la uzita vorto estis "du belge" :-)
Mi memoras unu el tiuj vortoj: Pour fixer la piece on utilise des "clames".
Finfine la francoj sciigis, ke la ĝusta franca vorto estas "des brides". La "belga" vorto estis laŭvorta traduko de la loka flandra dialekta vorto "klammen" (en la nederlanda "klemmen")...
Ĉu vi bonvolus peti klarigon de la aŭtoro pri lia "du jeu"?

"Avoir du jeu" signifas "ne taŭge funkcii", "ne taŭge fermiĝi", misfermiĝi". Mi ne kredas, ke la klarigoj de la aŭtoro povos iel helpi.

Dankon pro viaj proponoj, kara Nimfeo. Mi ŝanĝis la frazon. Espereble ĝi estos plifacile kompreneblas.
لَڑ
گالد ئے نبشت
لیسن: CC BY 2.0 FRلاگ
اے گالِد بندات ءَ گالِد639089#
ءِ گیش کرتگینGrizaLeono،March 26, 2011
ءِ کڑی کرتگینGrizaLeono،March 26, 2011
ءَ رِدگ کتگ GrizaLeono،April 24, 2016
ءَ رِدگ کتگ GrizaLeono،April 26, 2016