
Ĉu ne "pli saĝajn kaj pli feliĉajn"?

Nu, mi pensas, ke la frazo ĝustas. Mi traserĉis http://tekstaro.com kaj trovis jenan frazon en Fundamenta Krestomatio: "Ne malofte mi vidis ŝin ebria,...".
Oni povas alimaniere formi la frazon, ekzemple "Mi en mia tempo vidis cent metiistojn, cent laboristojn [esti] pli saĝaj kaj pli feliĉaj ol ..." aŭ ankaŭ: "Mi en mia tempo vidis cent metiistojn, cent laboristojn [, kiuj estis] pli saĝaj kaj pli feliĉaj ol..."
Mi pensas, ke ĉi tie nominativo kiel predikativo ja estas ĝusta.

Ĉi tio estas iom tikla afero, kaj tial mi demandis. Se vi opinias (kaj la franca frazo tiel interpreteblas), ke estas predikativo, via traduko ja estas ĝusta. Mi ne kapablas distingi nuancojn en la franca kaj unuavide ŝajnis al mi, ke temas pri "vidis metiistojn pli saĝajn". La signifo de "vidis" ĉi tie do estas tre proksima al "konstatis", ĉu ne?

Kara Ondo, mi tute konsentas kun vi, ke tio estas iom tikla afero.
Laŭ mi la signifo de "vidi" estas eĉ ĉiam proksima al "konstati", same kiel "aŭdi" k.s. Niaj sensoj estas iaj "konstatiloj", ĉu ne?
タグ
すべてのタグを見る例文
ライセンス: CC BY 2.0 FR更新履歴
この例文は #892778
追加:GrizaLeono, 2011年5月15日