
Ĉu vi opinias, ke ne-germanparolantoj komprenus, kion signifu la termino "krake flava"?
Mi tre longe pensis pri tiu afero kaj nun mi havus proponon: "... estas akreflava." ("akre" de "akra")
Kion vi pensas?
Amike

Suplemento: Mi trovis, laŭ mia opinio, pli taŭgan terminon por anstataŭigi "krake flava" - nome "intensega flava", "flama flava" aŭ "flamflava", ĉe kio la lasta plaĉegas al mi.
Amike

akre flava kaj flamflava ankaŭ bonas.
bv. aldoni tion.
La germana knallgelb havas ĉarmon, ĉu ne?

Sendube "knallgelb" havas certan ĉarmon - en la germana!
Sed vi ne povas traduki ĝin laŭvorte - sed laŭsence!
Escepte se la Esperanta vortradiko ankaŭ permesas figuran tradukadon.
En via frazo "kraki" ja signifas tute alian ol vi deziras esprimi, ĉu ne?
Kaj vi ja volas, ke ĉiu en ĝusta maniero komprenas viajn frazojn.
Amike

Lasu nin atendi versiojn en aliaj lingvoj.
Laŭvortajn "tradukojn" mi ne esperas en tiaj kazoj. La franca jaune "criard" jam estas interesa komenco, ĉu ne?
Mi cerbumas jam pri pli vasta projekto:
quietschfidel, kohlpechrabenschwarz, tiefrot, piepegal, k.s.