Pripensi la ekzistokialon signifas pripensi neekzistantajn aĵojn.
Ŝi ĉiam prenas sian avinon por promeno.
Mi neniam aŭdas tiun kanton sen memori miajn mezlernejajn tagojn.
Danke al la taksiisto ni havis mirindan tempon en Londono.
La kompanio suferis pezan perdon.
Multaj homoj ŝatus famiĝi. Tamen, multaj famuloj deziras, ke ili ne estu tiel famaj.
Tom scipovas bone la francan.
Li staris apud sia frato.
Kompense pro mia helpo al viaj studoj mi ŝatus peti etan favoron de vi.
Li flue parolas japane.
Tom estas sorĉisto.
Mia filo alkutimiĝis al frua ellitiĝo.
Tom ŝajne dormas.
Kiun numeron havas la trajno al la urbocentro?
Tiu desegnaĵo similas lian antaŭan verkon.
Lia biciklo estis ŝtelita, ĉar li lasis ĝin neŝlosita.
Mi preferas montaron ol maron.
Post la geedziĝo mia rego de la japana pliboniĝis kaj mi komprenis pli multe.
Verdire, mi ne iris tien.
Dum multaj longaj noktoj mi sonĝis pri fromaĝo - plej ofte rostita.
Tom ne multe pli aĝis ol Mary.
Ŝi avidas renkonti vin.
Estis elektra interrompo.
Ni vivas en socio, ne nur en ekonomio.
Tom konsentis esti ĉi tie je la 2a kaj 30, sed li ankoraŭ ne estas ĉi tie.
Ĉu vi donus al mi la adreson de Tom?
Ĉu vi povus montri al Tom, kiel uzi tiun aplikaĵon?
Li ekridis histerie.
Akirinte la informon, li tuj informos nin.
Tom estas la plej diligenta studento en sia klaso.
Mi kuiris por vi belan varman vespermanĝon.
Tom faris ĝin pro sento de justeco.
Krom lernejaj taskoj mi verkas poezion.
Mi ne plu povas elteni lian konduton.
Lia letero malrekte rilatas al la afero.
Revenante el ferioj, mi konfrontiĝos kun multa laboro.
Oni malkonstruis la malnovan domon.
Li tro lacis por plu promeni.
Ŝi koleriĝis pro la malbonkonduta knabo.
Se li venos, diru al li, ke li atendu min.
Ĉio en la kampoj kaj montoj aspektas freŝa, kiam alvenas la printempo.
Mi sciigos vin pri mia decido konsultinte mian advokaton.
La polico igis hundon sekvi la odoron.
Lia domo situas sur la suda flanko de la rivero.
Malbona malvarmo regas en la tuta lando.
Mia instruisto avertis min ne refari tion.
Mi irintus al la montaro, se mi havintus la monon.
Nun mi montros tiun projekton per pupoj.
Mi sentis la malvarman venton veni en la halon.
Ŝi sidis sur la planko kun fermitaj okuloj.
Mia respondo egalas al via.
Mi povas nur silente labori.
La heroo fine venkis la malbonan scienciston.
Frapu, antaŭ ol eniri en la banĉambron, ĉu?
Eta petolo povas esti bona afero.
Ĉu li estas via instruisto?
Kial la helikoptero flugas trans la urbon?
Mi ŝatus iam viziti Egiptujon.
Mi scias, kiel feliĉa mi estas.
Ŝi kuŝas malsana enlite.
Homoj ŝatas batali.
La patrino kaj la infano ambaŭ fartas bone.
Li ĉiam surhavas malhelajn vestojn.
Ŝi konsilis al li iĝi instruisto.
Bonvolu tuj fari tion.
Tiu plano apenaŭ plibonigeblas.
Ŝi naskiĝis en Usono kaj kreskis en Japanujo.
Sperto pene akirita estas neniam forigata.
Ĉu vi aŭdis pri ŝi?
Ĉiu trovu sian propran vojon.
Nur malmultaj maristoj videblas.
La policistoj estis tre kuraĝaj fronte al grava danĝero.
Kantante ni grimpis al la pinto.
La telefono sonoris, sed estis neniu por respondi.
Tio estas dudek malpliaj dolaroj en via salajro.
Antaŭ nelonge, mi ne povis kanti pro diversaj kialoj, hodiaŭ mi do kantis kvazaŭ morgaŭ ne plu venos!
Jen la pasejo al la maro.
Mia patrino tre malfortis post longa malsano.
Malfacilas por maljunulo ŝanĝi sian pensmanieron.
Malŝaltu la radioaparaton.
Tom loĝas en la ĉambro super ni.
Kio rapide kreskas, samrapide velkas.
Mi jam komencis.
Aĉetu la plenan version.
Ŝi ne gajnis la premion, sed konkuris ĝis la lasta momento kaj surprizis ĉiujn.
Ĉio okazis laŭplane.
Lia patrino parolas itale.
Mia patro diris, ke li rezervos tagon por iri kun mi al la bestoparko.
Esplorado pri la kaŭzoj de kancero estas multekostega.
Antaŭ ol decidi aĉeti ĝin, mi prove surmetis la jakon por vidi, ĉu ĝi taŭgus.
La vivo estus tiom pli bona, se vi ne tiom maltrankvilus.
La mono estis dividita inter la tri.
Survoje al la lernejo mi perdis mian monujon.
Mi kutimas vivi sola.
Mi admiras personon, kiu esprimas sinceran opinion.
Hieraŭ mi promenis al la parko.
Tom diras, ke li ne sentas sin laca.
La homa socio estas utilo de la tuta homaro, tiuj, kiuj plej multe profitas el ĝi, pagu la plej multon pro la profito, kiun ili havas, kompreneble ĉar ili estas avidaj, ili nur volas pli multe.