
Mi trovas pli bona 'unu virhundon kaj du hundinojn'.

"Virhundo" ne estas pli bona, ĉar nefundamenta prefikso. Do mi devas laŭdi Sigfridon uzante la pli bonan masklon. Kun granda bedaŭro mi devas konstati, ke multaj instruantoj instruas ne tute bonan Esperanton kaj multaj memlernantoj sekvas la maĵorion de lingvouzantoj, egale ĉu io estas gramatike ĝusta aŭ ne. Alia problemo de Esperanto estas la malĝusta ŝajnprefikso "ĉef-". La senfina uzo de tiu "ĉef-" kaŭzas ofte pririndegajn reagojn ne nur al mi.

Estas la unua fojo, kiam mi vidas kontraŭstaron al tia uzado de 'vir'.
'vir' uzatas prefiksece eĉ de pratempo kaj Z. mem abunde uzis ĝin en sia verkaro. Mi persone opinias, ke ĝi tre konvenas. Ĉefe kiam temas pri bestoj.
Cetere estas plena malkongruo inter 'masklo' kaj 'hundino'. Resume la frazo estas en tre malbona stilo: hundo, masklo, hundino.
Esperanto disponas je rimedoj plibonigi tion.
Se tie ĉi nepre uziĝu 'masklo' do pli konsilindas teni ian glatecon uzante ties rektan malon 'femalo'.
Krome, miakrede, kaj 'masklo' kaj 'femalo' eĉ ne estas oficialaj.
Plie, 'ĉef' ankaŭ estas alia bonega afikseca radiko. Vi mem, Esperantostern, en via lingvouzo ratifas tion ('ŝajnprefikso'), kvankam retorike riproĉas.

Virhundo kaj hundino ests pli simpla kaj pli komptenebla. Unue mi eĉ ne komprenis la neologismajn vortojn.
タグ
すべてのタグを見る例文
ライセンス: CC BY 2.0 FR更新履歴
この例文は #621566
追加:sigfrido, 2010年12月3日
編集:sigfrido, 2010年12月4日
編集:sigfrido, 2010年12月7日
編集:sigfrido, 2010年12月7日
編集:sigfrido, 2010年12月7日
リンク:danepo, 2010年12月23日
リンク:Aleksandro40, 2010年12月28日