Ĉu indus ŝanĝi "oranĝokolora" al la pli norma "oranĝkolora"?
Ne troveblas "oranĝokolora" en PIV, nek ReVo, nek Tekstaro.
Mi skribis "oranĝokolora", por ke komencantoj ne prononcu "oranĉkolora". La intera O servas nur por plifaciligi la ĝustan prononcon.
Mi ne ŝanĝis la radikojn, kiel iuj ja faras, skribante "egzameno" pro tio, ke ne estas facile ĝuste prononci "ekzameno".
Konsente, ke "oranĝokolora" estas pli prononcebla.
Mi komprenis, ke verŝajne temas pri prononcebleco. Mi mem tamen opinias, ke "oranĝkolora" pli uzindas en ekzemplaj frazoj, ĉar ĝi tiom multege pli oftas ol "oranĝokolora" en norm-indikaj fontoj kiel literaturo kaj gazetoj.
Sed nu, se vi opinias alie, mi respektu vian version kiel alternativon.
Vi prave diras, ke "oranĝkolora" estas pli ofta en la literaturo ol "oranĝokolora". La unua vorto aperas 29 fojojn en tekstaro.com, dum la dua tute ne aperas.
Mi scivolas pri "rozokolora/ rozkolora". En tekstaro.com mi trovis 93 trafojn por "rozkolora" kaj 22 por "rozokolora". Tiu lasta formo estas precipe uzita de Zamenhof, interalie en lia "Ekzercaro de la Fundamento de Esperanto".
Zamenhof ŝajne neniam uzis "oranĝkolor", mi ne trovis ĝin en tekstaro.com.
En la Zamenhofaj tekstoj mi trovis "multekolora" (dum ankaŭ "multkolora" estas facile prononcebla) kaj "multkolora". Li ankaŭ skribis "pajlokolor", "plumbokolor", ...
Aliflanke li ankaŭ uzis "vizaĝkolor"...
Strange, ĉu ne?
Mi ne esploris ĉiujn trafojn.
Mga etiketa
Tignan ang lahat ng etiketaMga talaan
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRMga log
This sentence was initially added as a translation of sentence #4308369
idinagdag ni GrizaLeono, noong Agosto 24, 2015
ikinawing ni GrizaLeono, noong Agosto 24, 2015
ikinawing ni PaulP, noong Hulyo 21, 2019
ikinawing ni PaulP, noong Enero 6, 2020
ikinawing ni Raizin, noong Pebrero 22, 2020
ikinawing ni Raizin, noong Pebrero 22, 2020