Ŝajnas, ke « programo » estas anglumaĵo por « eslsendo ».
Kaj NPIV kaj ReVo mencias kiel unuan signifon: (mi kopias el ReVo):
"Laŭtempa listo de farotaj aferoj, de taskoj: programo de koncerto; ..."
Ŝajnas al mi, ke tiu vorto taŭgas ankaŭ por eroj de televidaj elsendaĵoj.
Sed eble la paro kverelis pri ununura elsendaĵo. Tiukaze vi tute pravas.
La franca vorto "programme" signifas temaron, laborplanon, programon.
La retejo "traduku" tradukas la anglan "program" per: program(ad)o/i..., eventaro, kurso, politikaro.
Bedaŭrinde ne eblas pridemandi la paron pri la afero :)
Aperas, ke unu vorto mankas. En la angla, mi pensas, ke la origina vorto estas « broadcast », en la germana, oni uzas « Sendung » aŭ foje la radiko « Funk » en komponitaj vortoj. Oni devas fari proponojn, aŭ uzi kelkajn muntaĵojn kiel « televidaĵo ».
Televidaĵo taŭgus, ankaŭ "dissendaĵo".
Mi do proponas traduki la francan "programme TV" per "televidaĵo".
Dankon.
标签
查看全部标签列表
Sentence text
License: CC BY 2.0 FR历史记录
搿则句子最早是作为句子#350231
June 19, 2011 GrizaLeono 添加
August 8, 2011GrizaLeono 编辑