kaptita
Hm! Mi ja ŝanĝos la literon, sed ne tre konvinkite.
Morgaŭ oni kaptos lin - Morgaŭ li estos kaptata. Postmorgaŭ li estos kaptita.
En la frazo „Frue aŭ malfrue oni kaptos la ŝteliston“ tiu problemo ne ekzistas. ☺
Jes, kara Persikujeto. Tio estas bonega solvo. Bonvolu aldoni ĝin :-)
> Morgaŭ oni kaptos lin - Morgaŭ li estos kaptata. Postmorgaŭ li estos kaptita.
Via rezonado estus ĝusta, sed la kaptado daŭrus tiun tutan morgaŭan tagon. Ni ja povus diri "Morgaŭ li estos torturata", "Venontsemajne ĝi estos konstruata" ...
Vidu kion skribas PMEG:
La elekto de participo en pasivo dependas simple de tio, kion oni volas esprimi. Oni elektu AT-participon, se oni interesiĝas pri la iom-post-ioma daŭrado de la ago, aŭ se temas pri ripetado de la ago. Oni elektu IT-participon, se plenumiĝo aŭ rezulto estas pli grava. Oni elektu OT-participon, se temas pri stato antaŭ la ago.
Tia kaptado povas daŭri tutan tagon, eĉ plurajn tagojn, kiel ni eksciis antaŭ kelkaj semajnoj.
La esprimo "Li morgaŭ estos kaptita" eĉ ne diras, ĉu la kapto okazos morgaŭ. Se oni kaptos lin hodiaŭ, li morgaŭ estos kaptita, ĉu ne?
Sincerdire, mi ne emas multe diskuti asertojn el PMEG.
Mi dankas vin pro via provo konvinki min :-)
Balizoù
Gwelet an holl valizoùListennoù
Testenn ar frazenn
Lisañs: CC BY 2.0 FRRoll-istor
Ar frazenn-mañ a zo bet ouzhpennet er penn-kentañ evel bezañ un droidigezh eus ar frazenn #2784983
ouzhpennet gant GrizaLeono, 23 Mezheven 2016
liammet gant GrizaLeono, 23 Mezheven 2016
aozet gant GrizaLeono, 24 Mezheven 2016