Mi ofte dubas pri la uzo de "tra" kaj "trans".
Laŭ mi, kiam mi diras "li promenas trans la ponto", tio signifas, ke "li" troviĝas aliflanke de la ponto, kompare kun mi, kiu estas la rakontanto.
Se mi diras "li iras tra la ponto", tio signifas, ke li iras de unu ekstremo al la alia.
http://vortaro.net/#trans
http://vortaro.net/#tra
En via frazo mi uzintus "tra".
Laŭ mi, kiam mi diras "li promenas trans la ponto", tio signifas, ke "li" troviĝas aliflanke de la ponto, kompare kun mi, kiu estas la rakontanto.
En tiu punkto vi tute pravas, kara kolego. Mi estis malatenta kaj forgesis skribi "Parizon". Via propono eĉ pli plaĉas al mi kaj mi do aplikos "tra".
>>> Se mi diras "li iras tra la ponto", tio signifas, ke li iras de unu ekstremo al la alia.
Se vi donas la saman klarigon pri "strato" mi konsentas kun vi. "Mi iris tra tiu strato" signifas por mi, ke mi iris de unu ekstremo al alia aŭ almenaŭ sufiĉe longan vojon sur tiu strato (kaj en la sama direkto kiel la strato).
Se mi legas "Li iris tra ponto" mi tamen komprenas, ke li trairis sub la ponto de unu flanko ĝis la alia. Kaj mi emas diri, ke mi iros (de unu bordo al la alia) trans (la) ponton.
Ĉu la vortaroj/ gramatikoj/ klasikuloj ktp. konsentas kun mia interpreto? Mi aŭdace asertas, ke jes, sed mi(re)esploru tion. ☺
Mi konsentas kun vi pri "trans la pontoN", pro la nemalhaveble -n finaĵo.
Цэтлікі
Паглядзець усе цэтлікіLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRЖурналы
This sentence was initially added as a translation of sentence #292442
added by al_ex_an_der, 11 снежня 2011 г.
linked by al_ex_an_der, 11 снежня 2011 г.
edited by al_ex_an_der, 8 сакавіка 2014 г.
linked by PaulP, 25 лістапада 2014 г.