Se mi bone komprenas vian komenton, vi starigas la demandon, ĉu estu komo post "altas".
Se la subjekto de la dua ĉefpropozicio estus alia ol de la unua, komo nepre necesus. Sed ĉi tie la subjekto restas la sama.
Mi rigardis ekzemplojn en Tekstaro, serĉante per la serĉesprimoj "s, kaj " kaj "s kaj ", sed la interpretado estas tro temporaba.
Ankaŭ PMEG ne tre helpis min. (Eble mi ne bone serĉis)
Ni ja scias, ke Zamenhof ne faris apartan regulon pri komoj. Li simple konsilis transpreni la kutimojn el naciaj lingvoj. Bedaŭrinde, ankaŭ tiuj estas ne tre klaraj. Mi provas uzi la kutimojn, kiujn mi mem lernis antaŭ okdek jaroj. La diferenco kun la germanaj kutimoj estas ne tre granda, sed ĝi ja ekzistas.
टैग
सभी टैग देखेंसूचियाँ
वाक्य पाठ
लाइसेंस: CC BY 2.0 FRऑडियो
लॉग
यह वाक्य शुरू में वाक्य #426230
,