menu
Tatoeba
language
Registreren Anmellen
language Plattdüütsch
menu
Tatoeba

chevron_right Registreren

chevron_right Anmellen

Dörkieken

chevron_right Show random sentence

chevron_right Na Spraak dörkieken

chevron_right Na List dörkieken

chevron_right Dörkieken na Tag

chevron_right Audiodatein dörkieken

Community

chevron_right Pinnwand

chevron_right List of all members

chevron_right Languages of members

chevron_right Native speakers

search
clear
swap_horiz
search

Satz Nummer 1135551

info_outline Metadata
warning
Your sentence was not added because the following already exists.
Sentence #{{vm.sentence.id}} — belongs to {{vm.sentence.user.username}} Sentence #{{vm.sentence.id}}
{{vm.sentence.furigana.info_message}} {{vm.sentence.text}}
star This sentence belongs to a native speaker.
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations of translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
{{vm.expandableIcon}} {{vm.sentence.expandLabel}} Fewer translations

Kommentare

nimfeo nimfeo 2014 M07 24 2014 M07 24 08:46:39 UTC flag Report link Permalink

Via frazo ne kongruas kun la signifo de la franca "quoi qu'il en soit", kiu pli malpli signifas "Kio ajn estu tio".

Koninda Koninda 2014 M07 24 2014 M07 24 13:34:56 UTC flag Report link Permalink

Dankon, Nimfeo. Mi tradukis de la angla frazo (vorto), kiu ne enhavas verbon. La angla versio ligiĝas al frazoj en kelkaj aliaj lingvoj, kiuj uzas verbojn. Mi konsentas ke la angla versio, kaj mia traduko de ĝi, ne respegulas ĉiujn uzojn kaj formojn de la ligitaj frazoj en aliaj lingvoj. Tamen, laŭ la numeroj de tiuj frazoj, ŝajnas ke la angla eble estis la plej frua el tiuj frazoj. Kredeble, la franca versio, kaj pluraj el tiuj frazoj kun verboj, tradukiĝis de la angla versio. Ankaŭ mia frazo estas pli frua ol la franca versio, kiun vi citis, laŭ la numeroj. Ne ŝajnas al mi saĝe reiri al mia traduko, por harmoniigi ĝin kun postaj tradukoj.

Eble indas rompi la ligon inter la angla kaj la franca frazoj. Ĉu ni simile distranĉu la anglan version disde ĉiuj tradukoj kun verbo? Se tio okazos, necesos ke iu traduku de la franca al Esperanto. Pri mallongaj frazoj, kvazaŭ-idiotismoj, ofte traduko, kiu bone funkcias en unu kunteksto ne tre bone funkcias en alia.

Tatoeba frontas tiun problemon konstante, ke grupo de tradukoj de la sama frazo varias. Mi ne scias la manieron trakti tion administre.

PaulP PaulP 2014 M07 24 2014 M07 24 14:20:30 UTC flag Report link Permalink

Ankaŭ laŭ mi la franca ne tre bone esprimas la anglan "whatever". Ĉu oni ne simple dirus "soit"? Laŭ mia kompreno tiu "whatever" estas uzata por fini iun diskuton, por transiri al alia temo, aŭ por resumi.
Rilate la Esperanto-tradukon, ĉu ne pli bone "kiel ajn"?

Koninda Koninda 2014 M07 24, edited 2014 M07 24 2014 M07 24 16:53:36 UTC, edited 2014 M07 24 17:14:44 UTC flag Report link Permalink

Jen la problemo de tradukado sen kunteksto. Mi konsentas kun vi, PaulP, ke "whatever" kiel respondo kutime celas fini la diskuton. Eble "whatever" estas ceda, subtena, kaj malferma al multaj/ĉiuj elektoj. Eble "whatever" estas rezista, rifuza, batalema. Se mi havus informon pri la kunteksto, tio influus mian tradukon.

Simile, respondo "whatever" eble celas elekton inter aĵoj, kaj eble elekton de maniero fari ion, aŭ de horo, aŭ de kvanto. Laŭ diversaj kuntekstoj, mi eble tradukus la respondon "whatever" per "kiel ajn", "kial ajn", "kiam ajn", "kien ajn", "kiom ajn", "kio(n) ajn", kaj la similaj tabelvortoj el la "ĉi-" kaj "i-" serioj. Kvankam ekzistas precizaj terminoj, ekzemple "however", "whenever", estas nuntempe laŭmoda en Usono uzi "whatever" por ĉiuj, en tiu diskutofina rolo.

Mi elektis tradukon, kiu indikas ĝeneralan akcepton de ĉiuj eblaj aĵoj. Sekve de via konsilo, mi ĵus aldonis kvar aliajn alternativojn.

Estas interese ke respondo per substantivo nepre devas havi akuzativon, aŭ male, depende de la kunteksto. Sen la kunteksto, ni eĉ ne povas decidi pri la akuzativo.

PaulP PaulP 2014 M07 24 2014 M07 24 16:59:25 UTC flag Report link Permalink

Jes, Koninda, post pripenso mi opinias, ke vi pravas. Estas pluraj eblaj tradukoj. Mi lernis ion novan!

Metadata

close

Sentence text

License: CC BY 2.0 FR

Logböker

This sentence was initially added as a translation of sentence #1123948Whatever..

Ĉio ajn.

added by Koninda, 2011 M09 29

linked by Koninda, 2011 M09 29

linked by martinod, 2011 M09 29

linked by martinod, 2011 M09 29

linked by martinod, 2011 M09 29

linked by sacredceltic, 2011 M09 29

linked by danepo, 2014 M07 24