radiofonion > radion aŭ radiofonon
@Vortarulo:
En REVO mi vidas la vorton "radiofonio":
http://www.reta-vortaro.de/revo/art/radiof.html#
Kaj mi ankaŭ vidas ĝin en Vikipedio:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Radiofonio
Mi kredas, ki ĝi do taŭgas, sed se mi eraras, ne hezitu diri al mi.
Ho. Surprizo por mi. Nu, ĉar mi ĉiam nur uzis la vorton "radio", mi eĉ ne sciis tiuj ĉi pli longan formon.
La germana vortaro ĉe http://www.thschuetz.de/esperanto/vortonline.php rezultigis la jenajn tradukojn por la germana "Radio":
radio, radioaparato, radiofono, (im Radio) en la radio
Se mi tie enskribas "radiofonio", ĝi redonas la tradukojn germanajn:
drahtlose Telefonie, Funkwesen, Mobilfunk, Rundfunk
Do, ne temas pri la aparato mem, sed ĝenerale pri la elsendaro per funkradioj. Kaj "radiofono" ĝi tradukas kiel:
Radio, Radioempfänger, Radiogerät, Rundfunkgerät
Do, temas pri la maŝino (-gerät), la ricevilo (-empfänger) de la ondoj.
En tiu ĉi frazo, laŭ mi pli taŭgas la vorto "radiofono" aŭ "radioaparato", ĉar oni ĝin ja malŝaltas, ne la elsendaĵojn mem (tion nur povas la elsendestroj, hehe). Pli uzata en ĉiutaga Esperanto tamen estus "radio" (kvankam ĝi ankaŭ havas alajn signifojn, vd. "sunradioj").
Please go to #647208.
This sentence has been deleted because it was a duplicate.
Cofnodion
ychwanegwyd gan dominiko, 30 Ionawr 2011
cysylltwyd gan dominiko, 30 Ionawr 2011
cysylltwyd gan iamgrim, 30 Ionawr 2011
golygwyd gan PaulP, 18 Ebrill 2015
cysylltwyd gan PaulP, 18 Ebrill 2015
cysylltwyd gan PaulP, 18 Ebrill 2015
cysylltwyd gan PaulP, 18 Ebrill 2015
cysylltwyd gan PaulP, 18 Ebrill 2015
datgysylltwyd gan Horus, 24 Ebrill 2015
datgysylltwyd gan Horus, 24 Ebrill 2015
diëwyd gan Horus, 24 Ebrill 2015