
Subjekto mankas.
Propono: Tio ne gravas!

Tion mi kopiis el unu el la libroj de Kolomano Kalocsay kaj Ada Csiszár... :-))
Cetere: nek la hungaraj, nek la rusaj, nek la malaltsaksa, nek la germana versioj havas subjekton. Tiu ĉi frazo ja estas respondo al la (ankaŭ sensubjekta) frazo "Dankon!" Alia, ebla respondo estas "Nedankinde!"

En la franca "ça ne fait rien" signifas "Ne gravas"

En Tekstaro.com mi trovis 4 sensubjektajn "Faras nenion", ĉiam de Sándor Szathmári, el 49 trafoj.
Miaopinie la ĝusta kaj kompleta frazo estas "Tio ne gravas". Mi ja komprenas, ke oni povas akcepti "Ne gravas!" kiel elkrio, do kun elkrisigno.