Esperanto!
thanks.
Ĉu "kun"? Mi dirus "pri la bremsoj".
@GrizaLeono
Tiu estas la 6a signifo de 'kun' en PIV:
6 Personon aŭ objekton, kiun koncernas la ago; pri, kontraŭ, al:
ŝi rekomendis al la infano esti singarda kun (pri) la fajro Z;
Vi povas aldoni "pri" kiel alternativo.
@danepo. En la angla , bremso, (breaks) estas preskaŭ ĉiam plurala. Ŝajnas ke en Esperanto, la ununombra signifas la tutan aparaton. Do oni uzus "bremsoj" nur se oni parolas pri pluraj veturiloj kiuj havas la saman difekton.
Al Dejo.
Vidu http://vortaro.net/#bremso precipe la ekzemplo sub bremso 1: radprema, naboprema bremso de biciklo
La biciklo de mia onklino havis nur unu bremson. Ĝi agis sur la malantaŭa rado, mia biciklo havis antaŭan kaj malantaŭan bremsojn, sendepende uzeblaj. Mia aŭto havas kvar bremsojn, kiujn mi aktivigas per unu sola pedalo, tamen sistemo mezuras la efikon sur ĉiu aparta rado kaj regulas la bremsfortojn en ĉiu aparta bremso...
Sajnas al mi, ke mia biciklo havas du bremsojn kaj mia aŭto havas kvar bremsojn, kiuj apartenas al unu bremsa sistemo.
Dankon GrizaLeono por la detala klarigo. Mi ŝanĝos la frazon. Tamen mi ankoraŭ havas dubon ĉar, se "io ne ĝustas" kiel vi scias ke temas pri ambaŭ bremsoj? :)
Al Dejo:
1. Sen aparataro:
Kiam aŭto emas turniĝi dekstren aŭ maldekstren, dum mi bremsas, tiam vi povas supozi, ke maldekstre respektive dekstre unu aŭ ambaŭ bremsoj ne bone funkcias.
2. Helpe de aparatoj:
Dum la teĥnika kontrolo de veturiloj sur ekrano aperas la bremsforto de ĉiu aparta bremso. Tiam malaperas la dubo, ĉu temas pri unu aŭ ambaŭ aŭ eĉ ciuj bremsoj :)
Tibzimin
Sken-d akk ticraḍTibdarin
Aḍris n tefyar
Turagt: CC BY 2.0 FRAɣmis
Tafyirt-a tettwarna deg tazwara d tasuqqilt n tefyirt # 34106
yerna-t Dejo, 23 Tubeṛ 2010
icudd-itt Dejo, 23 Tubeṛ 2010
icudd-itt jeo, 17 Ɣuct 2011
icudd-itt GrizaLeono, 3 Duǧembeṛ 2012
yessuffeɣ-it-id Dejo, 3 Duǧembeṛ 2012
icudd-itt marcelostockle, 9 Duǧembeṛ 2012
icudd-itt PaulP, 4 Yennayer 2016