menu
Tatoeba
language
Nýskráning Innskrá
language Íslenska
menu
Tatoeba

chevron_right Nýskráning

chevron_right Innskrá

Vafra

chevron_right Sýna setningu af handahófi

chevron_right Vafra eftir tungumáli

chevron_right Vafra eftir lista

chevron_right Vafra eftir merki

chevron_right Vafra upptökum

Samfélag

chevron_right Veggur

chevron_right Meðlimalisti

chevron_right Listi tungumála meðlima

chevron_right Innfæddir

search
clear
swap_horiz
search

Setning #1217826

info_outline Metadata
warning
Your sentence was not added because the following already exists.
Setning #{{vm.sentence.id}} — eigandi er {{vm.sentence.user.username}} Setning #{{vm.sentence.id}}
{{vm.sentence.furigana.info_message}} {{vm.sentence.text}}
star This sentence belongs to a native speaker.
warning Þessi setning er ekki áreiðanleg.
content_copy Afrita setningu info Fara á síðu setningar
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Þýðingar
Aftengja þessa setningu link Gera í beinþýðingu chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Núverandi setning #{{::translation.id}} hefur verið bætt við sem þýðingu.
edit Breyta þessari setningu
warning Þessi setning er ekki áreiðanleg.
content_copy Afrita setningu info Fara á síðu setningar
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Þýðingar af þýðingum
Aftengja þessa setningu link Gera í beinþýðingu chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Núverandi setning #{{::translation.id}} hefur verið bætt við sem þýðingu.
edit Breyta þessari setningu
warning Þessi setning er ekki áreiðanleg.
content_copy Afrita setningu info Fara á síðu setningar
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
{{vm.expandableIcon}} {{vm.sentence.expandLabel}} Færri þýðingar

Ummæli

Dejo Dejo 4. nóvember 2011 4. nóvember 2011 kl. 20:41:19 UTC flag Report link Tengill

Kara Alexander. Mi ofte havas problemon kun "sia"
Se via frazo estas ĝusta, tio signifas ke 'sia' povas referenci la objekton de la frazo, ĉar la subjekto estas "frosto". Ĉu vi povas helpi min klarigi tiun aferon?
Dankon

al_ex_an_der al_ex_an_der 5. nóvember 2011 5. nóvember 2011 kl. 10:09:35 UTC flag Report link Tengill

Kara Dejo, mi skribis klarigon, sed por eviti ĉian riskon, diri ion misgvidan, mi sendis la supran frazon al du spertuloj kaj esperas baldau ricevi ilian respondon. Tiam ni revenu al la temo.

Dejo Dejo 5. nóvember 2011 5. nóvember 2011 kl. 15:27:44 UTC flag Report link Tengill

Bonege, dankon

al_ex_an_der al_ex_an_der 5. nóvember 2011 5. nóvember 2011 kl. 20:35:08 UTC flag Report link Tengill

Pri la ekzempla frazo juĝis

Istvan Ertl: „Jes, sen eraro. Chu Vi volas ke mi enmetu erarojn?“

Katalin Kovats: „Jes, estas en ordo, cxar SIA rilatas al la logika aganto de la dua propozicio, kaj laux tio la dua ago estas realigo. Kiu realigas, LI, kion li realigas, SIAN planon.“

Kaj jen mia promesita klarigo:

La uzo de „si“ kaj „sia“ vere estas „danĝera tereno“. Unuavide ĉio ŝajnas esti simpla. „Frosto“ estas la sola gramatika subjekto kaj „detenis“ la sola verbo de la frazo. Do oni emas diri: klara afero; temas pri la intenco de li ne pri la intenco de “frosto”, do ni diru “lia intenco”, ne “sia intenco”.

Sed tiel facila la afero bedaŭrinde ne estas. Bertilo Wennergren skribas en „Detala Gramatiko De Esperanto“:

„Se substantivo estas klare aga, kaj se ĝia senca subjekto ĉeestas, „si“ normale reprezentu tiun subjekton“.

En nia kazo tio signifas jenon. Realigo estas substantivo, kiu priskribas agon. La realmonda subjekto de tiu ago estas li (kvankam li ne estas la gramatika subjekto ene de la frazo kaj eĉ rolas kiel objekto).

„Sia “ rilatas al la subjekto de la laste antaŭ ĝi esprimita ago, eĉ se ĉi tie la ago estas esprimita per substantivo, ne per verbo.

Komparu kun: Eĉ akra frosto ne malhelpis al li realigi sian intencon. Eĉ akra frosto ne malhelpis al tio / ne detenis lin de tio, ke li realigis sian intencon.

Iom simila ekzemplo el “Plena Analiza Gramatiko De Esperanto”:
“Tio malhelpas ŝian revenon al sia hejmo.”

Wennergren ankaŭ diras: “La reguloj estas tamen ne fiksitaj”. Per aliaj vortoj: eĉ Zamenhof kaj aliaj „bonaj aŭtoroj“ ne ĉiam sekvis ĝin. Tial - kaj eblas aldoni, ankaŭ ĉar ne tre multaj penetris la gramatikon ĝis tiu demando, tiu regulo do ne estas vaste konata - plendo pro malatento de ĝi ne estas probabla. Miaopinie en “nia” frazo “lia” eĉ ne ŝanĝus la signifon, ĉar ne ĉeestas iu alia persono al kiu ĝi povus rilati.
Tio tamen estus alia, se ĉeestus tia persono:

La pastro ne detenis lin de la realigo de sia intenco.

La pastro ne detenis lin de la realigo de lia intenco.

.............



Dejo Dejo 5. nóvember 2011 5. nóvember 2011 kl. 21:19:38 UTC flag Report link Tengill

Dankegon Alexander: Mi gardos vian klarigon en mia privata gramatiko.

Metadata

close

Listar

Sentence text

License: CC BY 2.0 FR

Saga

This sentence is original and was not derived from translation.

Eĉ akra frosto ne detenis lin de la realigo de sia intenco.

bætt við af al_ex_an_der — 4. nóvember 2011

Eĉ intensa frosto ne detenis lin de la realigo de sia intenco.

breytt af al_ex_an_der — 11. janúar 2013