
drinkejo - ejo por servi alkoholajn drinkojn.

drinkejo, laŭ mi, estas la loko kie oni drinkas (abunde trinkas alkoholaĵon). En la hotelo, oni povas modere trinki alkoholaĵon.
http://vortaro.net/#drinki

Lau mi °bar° la angla vorto signifas drinkejo, ne trinkejo. Hotelo povas enhavi ambau trinkejon (kafejo) kaj drinkejon (bierejo).

Mi atendas la opinion de la grandaj fakuloj (pri lingvo, ne pri trinkaĵo)

Drinki efektive signifas "trinki alkoholaĵojn en nemodera kvanto". Mi do ne kredas, ke iu serioza hotelo havas "drinkejon". Cetere, oni povas solvi la problemon uzante la vorton "bufedo". Same kiel la angla vorto "bar" origine estis nur la tabloforma meblo kie oni disdonis trinkaĵojn, kaj poste pli ĝenerale iĝis la tuta ejo kie oni servas, ankaŭ la esperanta vorto "bufedo" estis komence nur la meblo, sed nun oni parolas pri bufedo kiam oni celas la tutan ejon.