
nomis --> telefonis al/ opbelde...

Kara Leono,
Laŭ mi la situacio estas jene. Dima telefonas al supozata 'Al-Sayib' kaj diras io kiel 'estas Dima'. La viro je la alia flanko ne konas iun Dima-n kaj diras ke ŝi eraras.
Ĉi tie oni efektive celas 'doni nomon' kaj ne telefoni.

Jes, vi pravas. Mi pardonpetas.

Mi kredas ke vi havas la malbonan numeron.
Ĉu tiu numero estas malbona? Mi proponas:
> Mi kredas, ke vi havas malĝustan numeron.
Sen difina artikolo, ĉar ekzistas unu ĝusta numero, sed multaj malĝustaj.

@ Alexander
Eblas havi LA malbonan/ maltaŭgan numeron. Lunde mi havis du numerojn por samnomaj personoj... Bonŝance mi tuj trafis la bonan, LA alia numero estis maltaŭga por mia celo.
Ĝenerale vi tamen pravas.

Bonan vesperon, Griza Leono! Vi fakte estas ege saĝa (ne mirige; vi ja estas griza leono) kaj kompreneble tute pravas, se temas pri elekto el du numeroj.

En mia (eble tro germana) kapo neniu nombro estas pli bona aŭ pli malbona ol iu alia. Ja neniu el tiuj numeroj kulpas pri tio, ke mi nun bezonas alian. La aliaj numeroj estas tre bonvenaj en alia okazo aŭ por alia homo.
Tamen mi nun komprenas, ke oni eble povas simile argumenti kontraŭ "ĝusta". Do mi tute ne plu emas rezisti kontraŭ "malbonaj numeroj" kaj ĉiuokaze deziras al vi, ke vi ĉiam trovos la trafan numeron por telefoni kun bona amiko. :)
Etiquettas
Vider tote le etiquettasListas
Texto del phrase
Licentia: CC BY 2.0 FRRegistros
This sentence was initially added as a translation of sentence #549388
addite per slavneui, 10 de martio 2011
ligate per slavneui, 10 de martio 2011
modificate per slavneui, 10 de maio 2011
modificate per slavneui, 10 de maio 2011
modificate per slavneui, 10 de maio 2011
ligate per martinod, 23 de septembre 2011