
kontrakton -> traktaton

Ĉar la aŭtoro dum longa tempo ne reagis, mi korektis la frazon.

Dankon, mi do realdonis mian originalon.

Mi ne komprenas, Ondo. En ĉiuj lingvoj oni parolas pri "traktato": treaty, Vertrag, traité, trattato ... Kial vi do deziras uzi "kontrakto"? „Kontrakto” estas jure valida interkonsento, laŭ kiu ĉiu partio ricevas difinitajn rajtojn kaj devojn. „Traktato” estas skriba interkonsento inter du ŝtatoj aŭ aro da ŝtatoj.

Kion vi volas diri per «En ĉiuj lingvoj oni parolas pri "traktato"»? Mi konas nur unu lingvon kun la vorto "traktato". Kiel vi povas diri ekz. ke "Vertrag" aŭ "trattato" identas kun "traktato"?
Kontrakto ne fariĝas ne-kontrakto per tio, ke la kontraktintoj (aŭ historiistoj) nomis ĝin traktato aŭ konvencio aŭ pakto aŭ interkonsento aŭ konkordato aŭ entento aŭ protokolo aŭ...
Ekzemple, la vortoj "packontrakto" kaj "pactraktato" ŝajnas esti uzataj en Esperanto proksimume interŝanĝeble. "Pactraktato" estas iom pli ofta en la reto.
Diversaj lingvoj malsame dividas la kampon per siaj vortoj. Mi ne diris, ke via versio estas erara.

Mi nun vidas, ke ĉe la frazo estas etikedo "@change", aldonita hodiaŭ antaŭtagmeze, proksimume je la tempo de mia novredakto. Mi atentigas, ke ĝin ne aldonis mi. Mi ne scias, kiu estas "59640".

En ordo. Mi kredas, ke mi komprenas vian vidpunkton. "Kontakto" estas kvazaŭ supernocio de "Traktato", ĉu ne?

Jes, proksimume tiel. Cetere, konsideru ekz. la tre ĝeneralan signifon de "Vertrag", kiu neniel estas nur aŭ precipe "traktato".

Jes, efektive, Vetrag havas tute alian amplekson ol "treaty", "traité" k.s.
Tags
All Tags ankiekenSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogböker
This sentence was initially added as a translation of sentence #682234
added by ondo, 2011 M03 18
linked by ondo, 2011 M03 18
linked by Barbulo, 2011 M09 29
linked by Pfirsichbaeumchen, 2012 M06 16
linked by PaulP, 2014 M05 31
linked by PaulP, 2014 M05 31
edited by PaulP, 2014 M06 19
linked by ondo, 2014 M07 2
linked by PaulP, 2014 M07 2
linked by PaulP, 2014 M07 2