
"grimpi" estas netransitiva verbo.

@GrizaLeono: Vi pravas ke laŭ PIV "grimpi" estas netransitiva. Tamen en Esperanto oni povas anstataŭi la prepozicion per akuzativo. Se mi dirus, "Karlo grimpis SUR la monton", tio estas dusenca, ĉar oni povas kompreni, ke li atingis la pinton.
Oni povas trovi multajn ekzemplojn de "grimpi la monton" ekzemple en ĉi tiu Vikipedia artikolo: http://eo.wikipedia.org/wiki/Montogrimpado

Mi serĉis "grimp" en http://tekstaro.com, kaj tie vidis neniun tian ekzemplon (eble mi ne sufiĉe atente rigardis :)
Kompreneble, se oni traserĉas nur unu tekston, oni eble trafos iun, kiu "grimpas monton", sed tekstaro.com enhavas tekstojn de multaj "profesiaj" aŭtoroj.
"Surgrimpi" tie estas ofte uzata transitive, kaj mi ne vidas problemojn pri tio.

Mi trovis "grimpis la ŝtuparon" en la"Aŭtobiografio de Ghandi"tradukita de Giridhar Rao.http://eo-literaturo.wikispaces...rto+1+(GANDHI)
Ankaŭ en "Doktoro Doolittle" kaj "Harry Potter kaj la Ŝtono."
"grimpis la arbon" troviĝas ke "Magio de Oz" kaj "La perdita Princino de Oz".
Merki
Skoða öll merkiSentence text
License: CC BY 2.0 FRSaga
Þessi setning var upphaflega viðbætt sem þýðing af setningu #63498
bætt við af Dejo — 7. október 2010
tengd af Dejo — 7. október 2010
tengd af martinod — 26. febrúar 2011
tengd af martinod — 9. september 2011