La unua komo estas mise metita. Pri la dua mi ne certas... sed la unua detruas la legadfluon.
La du komoj agas kiel krampoj. Se oni forigas la frazon ene de la komoj la frazo ankoraŭ havas sencon.
""Kamaradoj kun la sama celo kunlaboras unu kun la alia.""
Sed ili ja fakte precipe ne agas kiel krampoj, sed estas nur daŭrigo de la vorto "celo". Se tie starus simpla verbo "kun la sama celo muzikumi", oni ja ankaŭ ne metus komon.
Sed mi ne scias, ĉu pri tio ekzistas precipaj reguloj en Esperanto. Mi almenaŭ plurfoje mislegis la frazon kaj ne komprenis. La angla frazo havas la saman problemon - tie mi sufiĉe certas, ke la komo (eble eĉ ambaŭ) estas malĝustaj.
Se vi legus la frazon nature, ĉu vi farus parolpaŭzon ĉe la unua komo? Mi farus paŭzon je la dua, sed neniel je la unua. Mi ne komprenis la frazon ĝuste ĉar mi provis fari paŭzon kaj intonacian rompon en tiu pozicio.
Nu, mi konsentas. Kion fari? Alois ne estis aktiva dum la lastaj 14 monatoj.
Ĉu ni petu administranton forigi la du komojn?
Ankaŭ mi ne komprenis pro la komoj. Mi nun forigis ilin.
Dankon, nun pli bonas. :)
Etichette
Visualizza tutte le etichetteElenchi
Testo della frase
Licenza: CC BY 2.0 FRCronologia
Questa frase è stata aggiunta inizialmente come traduzione della frase #328685
aggiunta da Alois, il 15 gennaio 2011
collegata da Alois, il 15 gennaio 2011
modificata da PaulP, il 17 novembre 2016
collegata da list, il 1 febbraio 2017