Kara Leo,
ĉu tio ne estas tro moderna Esperanto? La verbo "piani" ne estas en PIV. Mi preferus la tradician "ludi pianon". :-)
Tio certe estas moderna Esperanto, kara Manfredo.
Iam mi starigis la demandon al eminenta Esperantisto, kion povus signifi vorto, kia "piani". Li respondis, ke piano estas farita por esti ludata, kaj do "piani" povas nur signifi "ludi pianon".
Oni povus kompari al "martelo", per kiu oni "martelas".
La fakto, ke tiu vorto ne estas en PIV simple signifas, ke ankoraŭ ne multaj Esperantistoj uzis ĝin en la momento, kiam oni verkis (aŭ reviziis) PIVon. PIV estas priskriba vortaro.
Alia ekzemplo, kiun oni povas citi, estas: "tenisi". En la nederlanda ni havas verbon (tennissen). Mi ne scias, ĉu tiu verbo ekzistas en la germana. Laŭ PIV "teniso" (oficialigita en la 9a Oficiala Aldono) estas difinita sporto. Kion alian povus sifnifi "tenisi" ol "ludi tiun sporton"? (Mi ĵus vidis, ke "tenisi" ja estas menciita en PIV)
Se nia karmemora Claude Piron eĉ uzis vortojn, kiaj "taksii" kaj "trajni", kial do ne uzi "piani"? "Pianisto" ja estas en PIV. Oni povus demandi, ĉu tiu vorto ne estu "pianludisto", ĉu ne?
Fakte mi emas sekvi la logikon de Claude: el ĉiu radiko oni povas principe formi vorton laŭ la 4 kategorioj... Eble iu rezulto ne havos sencon. Sed miaopinie "piani" ja havas klaran sencon, eĉ se ĝi ne estas en PIV.
Mi komprenas, ke ni iom dubas, se la vorto ne ekzistas en nia nacia lingvo.
En la nederlanda miascie ne ekzistas unuvorta verbo por "piani". Sed tio ne malhelpu nin, ĉu ne?
Mi komprenas, ke vi preferas la tradician "ludi pianon". Sed lingvoj evoluas, ĉu ne? Kaj mi persone preferas "krei" vortojn per jam oficialigitaj radikoj ol transpreni novajn radikojn el aliaj lingvoj.
Ĉu profesia pianisto konsideras sian laboron ludo? Ĉu eble tial la vorto "pianludisto" ne troviĝas en PIV?
Kial pianisto rajtas "ludi" pianon, dum tajpisto ne rajtas "ludi" tajpilon? (Evidente oni iel senpripense transprenis la verbon "tajpi" kaj la substantivon "piano" el naciaj lingvoj)
Kial en PIV estas "tamburi", "trumpeti", "fluti", "violoni", ... sed ne "piani"?
Mi simple ne scias!
Sed tio ne malhelpu al ni ja uzi tiun vorton.
Kara Manfredo,
mi opinias, ke "piani" estas vorto same bona kiel "trumpeti".
Dankon, Leo, por via longa kaj interesa komento.
Vi ja tute pravas. Sed mi ja ne diris, ke via traduko falsas. :-)
Vi estas moderna homo, mi admiras vin.
Alekso, kiel jam skribite al Leo: Mi nur volis diri, ke mi preferas iomete la "malmoderna" Esperanto. :-)
Mi ankaŭ tre estimas Claude Piron, sed oni ne devas fari ĉion kiel li.
Kun Manfredo vi jam rajtas piani, sed nur agu "pianissime" kun li;))
Manfredo, vi havas mian simpation. Ankaŭ mi ofte emas konduti malmoderne; fojfoje mi eĉ malfermas pordon por virino! :)
Kaj ĵus mi vidis konvenan komenton de nimfeo: [#3075578]! ☺
Kara Alexander, se vi vere konstante malfermas pordon po virinoj, dum la vintro multe da varmo eliĝos tra la pordotruo. :-)
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1981861
added by GrizaLeono, 10 დეკემბერი, 2013
linked by GrizaLeono, 10 დეკემბერი, 2013
linked by Pfirsichbaeumchen, 4 მარტი, 2014
linked by Pfirsichbaeumchen, 4 მარტი, 2014
linked by Pfirsichbaeumchen, 19 მარტი, 2014
linked by PaulP, 25 აგვისტო, 2014
linked by PaulP, 25 აგვისტო, 2014
linked by Horus, 19 იანვარი, 2015
linked by Horus, 20 იანვარი, 2015
linked by PaulP, 8 ნოემბერი, 2015
linked by danepo, 9 ნოემბერი, 2018