menu
Tatoeba
language
Registreren Anmellen
language Plattdüütsch
menu
Tatoeba

chevron_right Registreren

chevron_right Anmellen

Dörkieken

chevron_right Show random sentence

chevron_right Na Spraak dörkieken

chevron_right Na List dörkieken

chevron_right Dörkieken na Tag

chevron_right Audiodatein dörkieken

Community

chevron_right Pinnwand

chevron_right List of all members

chevron_right Languages of members

chevron_right Native speakers

search
clear
swap_horiz
search

Satz Nummer 1206263

info_outline Metadata
warning
Your sentence was not added because the following already exists.
Sentence #{{vm.sentence.id}} — belongs to {{vm.sentence.user.username}} Sentence #{{vm.sentence.id}}
{{vm.sentence.furigana.info_message}} {{vm.sentence.text}}
star This sentence belongs to a native speaker.
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations of translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
{{vm.expandableIcon}} {{vm.sentence.expandLabel}} Fewer translations

Kommentare

PaulP PaulP 2023 M10 22 2023 M10 22 16:18:25 UTC flag Report link Permalink

bazpilkado

Koninda Koninda 2023 M10 23, edited 2023 M10 23 2023 M10 23 16:45:19 UTC, edited 2023 M10 23 16:48:44 UTC flag Report link Permalink

Dankon, PaulP. Laŭ Wells 2010, la nomo de la ludo estas 'bazpilko'. PIV donas la variaĵon 'bazopilko', kun la difino 'Usona varianto de kriketo.' Kurioze, en la difino de 'kriketo', PIV indikas 'vidu: bazpilko'. Tamen, 'bazpilko' troviĝas nur en tiu noteto de 'kriketo', kaj 'bazopilko' aperas sub 'pilko'.

Ĉu laŭ vi, la vorto bezonas 'ad', en tiu ĉi frazo? Ŝajnas al mi ke paralelaj frazoj uzus simplan nomon de la sporto. Ekzemple, 'Ni konversaciis pri teniso' aŭ 'Ni konversaciis pri kriketo'.

PaulP PaulP 2023 M10 23 2023 M10 23 17:43:26 UTC flag Report link Permalink

Jes, pri Wells, li intertempe ŝanĝis sian opinion.
Pri PIV, jes, sed en la nun preparata eldono troviĝas la jeno:
bazpilko
1 pilko uzata en bazpilkado.
2 (evitinde) = bazpilkado.

La logiko estas la jena. Kio estas „pilko”? Tio estas nur la ronda objekto, ĉu ne? „Pilko” ne estas ludo. Sekve ankaŭ ĉiuj kombinoj kun „pilko” (akvopilko, bazopilko, flugpilko ktp) estas sferaj objektoj, ne ludoj.

Jen, por pruvi, ke mi ne fantazias, ekrankopio el la presprovaĵo de la nova PIV:
https://www.dropbox.com/scl/fi/...geci0hvuz&dl=0

Koninda Koninda 2023 M10 23 2023 M10 23 18:41:34 UTC flag Report link Permalink

Dankon, PaulP. Mi ŝanĝis la frazon laŭ via konsilo. Kompreneble, mia opinio ne gravas al John Wells, nek al la teamo de PIV, sed ŝajnas al mi ke tiu uzo de 'ad' ne estas vere oportuna, kaj ne ricevas subtenon en la nuna PIVa difino de 'ad'. Ekde nun, 'ad' ankaŭ signifos 'ludon', kiu estas tro granda salto.

La logiko, kiun vi citas, komencas per tio, ke pilko estas aĵo. 'Pilko' ne estas ludo, kaj ankaŭ 'ad' ne estas ludo. Efektive, 'ad' ne estas ago aŭ verbo. 'Ad' bone kombiniĝas kun verboj kaj agoj, sed kiel vi diris, 'pilko' ne estas ago aŭ verbo. 'Ad' malofte kombiniĝas kun objektoj. Inter la malmultaj ekzemploj estas 'martelo/martelado', sed 'marteli' estas memstara verbo.

'Pilko' ne estas verbo, kaj 'pilkado', laŭ la PIVaj difinoj kaj ekzemploj de 'ad', ne donas logikan konkludon pri la signifo de 'pilkado'. Estus pli logike kaj pli tradicie uzi 'um' aŭ 'umado', sed ankaŭ tio ne plaĉas al mi.

La uzo de 'ludo' kiel finaĵo aŭ aparta vorto, havas la avantaĝon, ke 'ludo' jam signifas 'ludon'. Tiu aliro, ekzemple 'bazpilkludo', aldonas nur unu plian silabon, kaj amason da klareco. Mi preferus tiun solvon, kiu ankaŭ estas tradicia. Sed mi antaŭvidas ke tiaj argumentoj ne venkos.

PaulP PaulP 2023 M10 25 2023 M10 25 08:45:53 UTC flag Report link Permalink

> 'Ad' malofte kombiniĝas kun objektoj. Inter la malmultaj ekzemploj estas 'martelo/martelado', sed 'marteli' estas memstara verbo.

Nu, ekzistas tamen pluraj: martelado, telefonado, brosado, kronado, afiŝado, mesaĝado ktp. Sed en tiuj okazoj PIV mencias ankaŭ marteli, telefoni, brosi, kroni, afiŝi, mesaĝi ktp. Kontraste, PIV ja mencias „korbopilkado”, sed ne „korbopilki”, malgraŭ kelkaj trovoj en la literaturo, ekzemple en revuo Esperanto: Kiam la greka nacia teamo korbopilkis kontraŭ la litova.

Nu, mi transdonis viajn rimarkojn al la PIV-teamo. Ni atendu la respondojn.

GrizaLeono GrizaLeono 2023 M10 25 2023 M10 25 09:24:28 UTC flag Report link Permalink

Miaopinie estas evidento, ke la verbeco aŭ substantiveco de kelkaj radikoj, kiajn Paul mencias, estas maloportune aljuĝita.

Ĉu mi rajtas rimarkigi, ke '-pilkado' ankoraŭ restas en la prova versio de PIV, ekzemple sub "1 pilko uzata en akvopilkado."

Cetere, la unua difino de "pilko" ne montras ludilon.

Mi tre ŝatas la rimarkigon de Koninda "Tiu aliro, ekzemple 'bazpilkludo', aldonas nur unu plian silabon, kaj amason da klareco." :-)

PaulP PaulP 2023 M10 25 2023 M10 25 10:11:29 UTC flag Report link Permalink

Bertilo Wennergren intertempe konfirmis al mi, ke la vortoj „korbopilkado”, „bazpilkado” ktp estas formataj laŭ la sama skemo kiel martelado, telefonado, brosado, kronado, afiŝado, mesaĝado ktp. En la venonta eldono de PIV aperos ankaŭ la verboj „bazpilki”, „korbopilki” ktp.

Metadata

close

Lists

Sentence text

License: CC BY 2.0 FR

Audio

von {{audio.author}} Unknown author

License: {{vm.getLicenseName(audio.license)}} {{vm.getLicenseName(audio.license)}}
Added
Last modified

Logböker

This sentence was initially added as a translation of sentence #263303We had a conversation about baseball..

Ni konversaciis pri bazpilko.

added by Koninda, 2011 M10 30

Ni konversaciis pri bazpilkado.

edited by Koninda, 2023 M10 23