
sidevigo? Mi ne povas trovi tion en la PIV...

Ĉu devo-lig-o aŭ de-vol-ig-o?
Mi ne tuj komprenis la vorton.
PIV diras: = devontigo.
Al Sacredceltic:
Efektive, la vorto "sidevigo" ne troviĝas en PIV. Zamenhof uzis tiun kunmetitan vorton, miaopinie malprave, ĉar ene de kunmetitaj vortoj oni normale ne uzas la akuzativon. Cetere oni povus interpreti la vorton jene "sin-devi-go". Kion signifus "devigi sinon"? ...
Mi mem do skribas "sidevigo". Jen la analizo de la vorto: si-dev-ig-o
Cetere, vidu http://vortaro.net/#sindevigo
(france: engagement)
Amike salutas Leo

devo-ligo (obligation, Verpflichtung, verplichting)
Se mi devo-ligas min, mi ligas min per devo.

Al Alexander:
mi antaŭe ne rimarkis tiun vorton "devo-ligo".

Repripensante la diversajn proponitajn tradukojn en mian kapon venis plia ideo: Ĉu eblas simple diri "promeso". Jen unuavide "tute alia vorto, sed ĉu ĝi ne esprimas la samon?

"Promeso" ŝajnas al mi tre klara, tuj komprenebla vorto.
Fakte, kiam oni promesas ion, oni devigas sin realigi tion, kion oni promesas.
Miaopinie, via "promeso" estas tute taŭga vorto.
Gratulon!
Ni forigu "engaĝiĝojn, devoligojn, si(n)devigojn, ..." kaj retenu nur "promesojn".
Mi notos ĝin en mian propran komputilan vortaron.
Tags
All Tags ankiekenLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogböker
This sentence was initially added as a translation of sentence #972151
added by GrizaLeono, 2011 M11 29
linked by GrizaLeono, 2011 M11 29
edited by GrizaLeono, 2011 M11 29
edited by al_ex_an_der, 2011 M12 7
edited by al_ex_an_der, 2014 M02 18
edited by al_ex_an_der, 2014 M02 18
edited by al_ex_an_der, 2014 M02 19