
"if not impossible" ne signifas "eĉ neeble" (= even impossible)

Jes. Sed se mi skribintus: "Estas por mi malfacile, se ne neeble, superi lin en teniso.", vi eble dirus, ke la frazo estas tro malsimpla, interalie pro la duobla neado.

Kaj kion vi opinias pri tiu ĉi vortigo:
Estas por mi malfacile, eĉ preskaŭ neeble, superi ...

Bonege! Mi uzis vian ideon
Mi mem pensis pri:
"Por mi malfacilas, eĉ preskaŭ neeblas, superi lin en teniso."
Se vi bontrovas la frazon, bonvolu aldoni ĝin.
(Tio estus "interŝanĝo" de ideoj :)

Vi kreis belan frazon. Mi akceptas la donacon kaj pludonacas ĝin al la lingvolernularo de la mondo. ☺ ☺ ☺

Ĉar vi parolis pri interŝanĝo, mi devas redoni ion:
"Estas por mi malfacile, eĉ apenaŭ eble, superi lin en teniso."

Dankon. Per ĝi mi tradukos la anglan frazon.

Vi povus ankoraŭ aldoni frazon uzante la vorton "kvazaŭ", mi kredas. Bonvolu provi. Vi ja sukcesos.

La plej granda sukceso estas, ke ni per vivoplena diskuto kaj abunda esprimrikolto pruvis refoje, ke Esperanto estas nek morta nek malriĉa. :-)

Trarigardinte la pivan artikolon pri "kvazaŭ", mi hezitas pri la laste menciita ideo, sed mi aldonis alian frazon al la kolekto. ☺

Bone!
Vi ree pruvas, ke Esperanto vivas kaj riĉas pli ol ajna alia lingvo.
Etiquettas
Vider tote le etiquettasTexto del phrase
Licentia: CC BY 2.0 FRRegistros
This sentence was initially added as a translation of sentence #247004
addite per GrizaLeono, 19 de augusto 2012
ligate per GrizaLeono, 19 de augusto 2012
ligate per Rovo, 14 de septembre 2012
modificate per GrizaLeono, 15 de septembre 2012
ligate per al_ex_an_der, 15 de septembre 2012