Saluton!
Ĉu ĉi tie ne estas "malvera amiko de tradukanto"?
EO: miskonduto: erara konduto.
Laŭ angla-rusa vortaro:
EN: misconduct: malbona konduto.
Kara soweli_Elepanto,
laŭ Plena Ilustrita Vortaro
" 'mis' ofte sinonimas kun 'malbon' "
Uzi plurajn vortarojn povas esti avantaĝe. Sed ĉefe gravas bonaj esperantlingvaj vortaroj kaj en kazo de dubo prioritaton havu PIV, "la patrino de niaj vortaroj".
Angla-rusa vortaro ne povas diri al ni la difinon, al kiu obeas vorto de Esperanto. PIV komforte konsulteblas rete: http://vortaro.net/
Dankon!
Ĝis nun mi ne sciis pri alia signifo de prefikso "mis-".
Kara soweli_Elepanto,
Antaŭ ol uzi la vorton mi kontrolis en http://tekstaro.com
La vorto "miskonduti estas relative ofte uzata en la Esperanta literaturo.
Plej ofte, kiam oni "mistajpas" vorton, la rezulto estas "malbona", ĉu ne?
"Ne miskomprenu min" fakte signifas "Ne malbone komprenu min", k.t.p.
Amike salutas Leo
Tagiau
Gweld pob tagRhestri
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRCofnodion
This sentence was initially added as a translation of sentence #303423
ychwanegwyd gan GrizaLeono, 26 Medi 2012
cysylltwyd gan GrizaLeono, 26 Medi 2012