
Ĉu ne estus "aŭskulti" pli bone en ĉi tiu frazo? Ĉar la aŭdado/aŭskultado daŭras longeca tempo, kaj pro tio plej verŝajne estas ageca?

Mi konsentas, ĉar la angla esprimo ĉi tie estas nur figura.

La frazo estas (senpere) ligita kun la germana kaj la franca. En la germana "mi" aŭskultas. En la franca frazo enestas verbo, kiu almenaŭ sola signifas "aŭdi". Certe GrizaLeono, Aldain aŭ aquatius povas klarigi al ni, kion precize signifas la tuta franca frazo.

Mi pensas la franca frazo ankaŭ malĝustas. La Franca havas la sama diferenco inter "écouter" kiu uzatas kiam oni aŭskultas ion aktive, kaj inter "entendre" kiu uzatas kiam oni aŭdas hazarde ion ktp.
Mi pensas la problemo fakte estas kiel aquatius diris, ke la angla vortuzado estas malsame kiel la kutimo, sed la tradukanto tradukis laŭ la kutima maniero "to hear" kiel "aŭdi / entendre" ne kiel "aŭskulti / écouter" laŭ la signifo.

Ĉiuokaze estas tre agrable ekscii, ke ankaŭ vi parolas Esperanton, Aldain. ☺

Karaj ĉiuj,
la franca frazo diras precize tion, kio estas en la Esperanta frazo: "entendre" signifas "aŭdi", dum "écouter" signifas aŭskulti. Mi iom dubis, kiam mi skribis la tradukon. Fine mi konkludis, ke "aŭdi" estas ebla vorto. Eble temas pri komunikado per radio...
Laŭ la germana frazo, mi komprenas "aŭskulti". Pri la angla mi neniam tute certas, ĉar mi neniam scias, ĉu eble temas pri iu figura senco.
La franca frazo havas la numeron 127813, kaj do ŝajnas esti la originala... sed ĝi ne havas posedanto :(
标签
查看所有标签Sentence text
License: CC BY 2.0 FR历史记录
This sentence was initially added as a translation of sentence #127813
2010年9月4日由 GrizaLeono 添加
2010年9月4日由 GrizaLeono 链接
2010年12月15日由 pliiganto 链接
2010年12月15日由 pliiganto 链接
2012年8月19日由 Aldain 链接
2013年2月27日由 Matheus 链接