
Kara pliiganto,
Ĉu ankaŭ en alia vortordo la frazo validas:
در آشپزخانه گربه ای است.
Mi demandas, ĉar ŝajne tiu ĉi alia ordo kongruas kun la vortordo en la Esperanta frazo. Dankon anticipe!

Kara Eldad,
Vi probable scias, ke la persa gxuas tre varian frazordon. Preskaux cxiu frazo povas esti ordigita almenaux en kelkaj manieroj, se ne en multaj. Unu kialo malantaux ekzisto de multaj persaj tradukoj por sama frazo en Tatoeba estas tio, la alia cxefa kialo estas tre ricxa vortstoko de la persa, tiel ke saman iel gxenerale diritan signifon en alia lingvo vi povas esprimi kun tre diversaj nuancoj/tonoj/... Do mi aldonis vian gxustan varianton, konservante la mian.
Dankon.

Ja, mi certe scias tion (nome, ambaŭ aferojn menciitajn de vi). Mi nur volis certiĝi, ke ankaŭ ĉi-kaze mi ne eraras.
Koran dankon!

Jes, vi tute pravas. (nur mi dezirus aldoni tion, ke en la persa - eble kiel en Esperanto - diversaj vortordoj havas diferencetojn; diversajn emfazojn, nuancojn, ...)
Dankon.
Etîketî
Heme etîketan bivîneLîsteyî
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRDekewtişî
Na cumle verî sey açarnayîşê cumleya #442811
hetê pliigantora ame îlawekerdene, December 25, 2010
hetê pliiganto ra ame girêdayene, December 25, 2010
hetê pliiganto ra ame girêdayene, February 3, 2011