menu
Tatoeba
language
注册 登录
language 中文(大陆简体)
menu
Tatoeba

chevron_right 注册

chevron_right 登录

浏览

chevron_right 随机句子

chevron_right 选择语言

chevron_right 选择列表

chevron_right 选择标签

chevron_right 选择音频

社群

chevron_right 留言板

chevron_right 用户列表

chevron_right 用户的语言

chevron_right 母语者

search
clear
swap_horiz
search

2700169号句子

info_outline Metadata
warning
您无法添加这个句子,因为以下句子已经存在。
句子#{{vm.sentence.id}}——属于{{vm.sentence.user.username}} #{{vm.sentence.id}}号句子
{{vm.sentence.furigana.info_message}} {{vm.sentence.text}}
star 此句属于母语者。
warning 该句子不可靠。
content_copy 复制句子 info 前往句子页面
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
翻译
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} 已有的#{{::translation.id}}号句子被添加为翻译。
edit 编辑该翻译
warning 该句子不可靠。
content_copy 复制句子 info 前往句子页面
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
翻译的翻译
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} 已有的#{{::translation.id}}号句子被添加为翻译。
edit 编辑该翻译
warning 该句子不可靠。
content_copy 复制句子 info 前往句子页面
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
{{vm.expandableIcon}} {{vm.sentence.expandLabel}} 缩小

评论

al_ex_an_der al_ex_an_der 2013年9月11日 2013年9月11日 UTC 上午1:23:58 flag Report link 永久链接

Rekomendo:

Cirusoj estas maldensaj, plumtufaj nuboj, kiuj formiĝas en la supra atmosfero, kiam akvovaporo solidiĝas en glacikristalojn. Cirusoj estas la ĉefa nubotipo.

Apkaloo Apkaloo 2013年9月12日 2013年9月12日 UTC 下午12:12:48 flag Report link 永久链接

Alexander,
Mi ŝatis vian versionon ĉar ĝi estas kompacta, klara kaj bela.
Dankon.

Jen, unan etan rimarkon / demandon : kial vi uzas solidiĝi anstataŭ frosti? Specifa kialo?

al_ex_an_der al_ex_an_der 2013年9月13日 2013年9月13日 UTC 上午11:32:34 flag Report link 永久链接

Ne dankinde. ☺
Vi demandis pri "frostiĝi".
Ĉar temas pri statoŝanĝo "frosti" ĉiuokaze ne estas konvena ĉi tie.)
"Frostiĝi" signifas, ke por malvarmo io iĝas malmola, rigida aŭ difektita. Videble tio ne precize diras, ĉe kiu temperaturo tio okazas. La temperaturo povas esti sub nul gradoj aŭ super nul gradoj. Ion precizan ni ne ekscias. Ofte oni aplikas tiun verbon al persono, kiu (eĉ nur) subjektive sentas malvarmon.

Tial oni povas uzi frostiĝi ankaŭ en la supra frazo, ekzemple en ĉiutaga interparolo, sed en scienca teksto la vorto "solidiĝi" estas preferata.
Laŭ mia oponio eĉ pli bona esprimo estas "akvovaporo glaciiĝas". Ĝi esprimas ĉion tute precize kaj klare per nur du vortoj. Mankas nur la eksplica mencio de kristaloj. Tamen, kompreneble, se oni skribus "akvovaporo glaciiĝas en glacikristalojn", tiam la duobla uzo de "glaci-" estus stila "peko".
Tiuj konsideroj kondukas nin al la bonega solvo
"akvovaporo kristaliĝas en glacion".
Uzante ĝin, ni preferinde ŝanĝu la anglan esprimon por ricevi "water vapor crystallizes into ice".
Se vi ne volas ŝanĝi ion en la angla frazo, tiam la uzo de "solidiĝi" estas la plej bona solvo. Mi trovis ĝin en pluraj sciencaj tekstoj en simila kunteksto.

al_ex_an_der al_ex_an_der 2013年9月13日 2013年9月13日 UTC 上午11:46:24 flag Report link 永久链接

Bonvole atentu, ke "Cirrus Nuboj" estas miksaĵo el la angla kaj Esperanto. Ĝia esperantlingva formo estus "cirusaj nuboj". Tamen, ĉar "ciruso" jam estas (specifaj) nuboj, oni ĝenerale ne aldonas pliajn "nuboj"-n. La samo validas por la vortoj
kumuluso, nimbuso, stratuso, nimbostratuso, kumulonimbuso ...

Apkaloo Apkaloo 2013年9月15日 2013年9月15日 UTC 下午7:10:40 flag Report link 永久链接

Do mi uzos ciruso nubo en ĉi tiu difino.

Bonege, vi lerte superis la subtilecon de tiu traduko kaj plezure mi humile lernis kaj lernadas kun ĉiuj viaj proponoj. Mi eklernis esperanton ĉar mi tedegis kun krucvortoj kaj sudokuoj (ŝerco) kaj mi trafas, tradukti estas multe pli amuza. Iom kiel solvi enigmojn.

AlanF_US AlanF_US 2014年12月12日, edited 2014年12月12日 2014年12月12日 UTC 上午12:40:33, edited 2014年12月12日 UTC 上午12:41:10 flag Report link 永久链接

See comment on #2700170.

Metadata

close

列表

Sentence text

License: CC BY 2.0 FR

历史记录

This sentence is original and was not derived from translation.

Cirrus Nuboj estas maldensaj nuboj, kiel plumaro, kiuj formas en la supra atmosfero, kiam akvovaporo frostas en kristaloj de glacio. Cirrus nuboj estas la ĉefa tipo de nuboj.

2013年8月26日由 Apkaloo 添加

Cirrus Nuboj estas maldensaj, plumtufaj nuboj, kiuj formiĝas en la supra atmosfero, kiam akvovaporo solidiĝas en glacikristalojn. Cirusoj estas la ĉefa nubtipo.

2013年9月12日由 Apkaloo 编辑

Cirusoj Nuboj estas maldensaj, plumtufaj nuboj, kiuj formiĝas en la supra atmosfero, kiam akvovaporo solidiĝas en glacikristalojn. Cirusoj estas la ĉefa nubtipo.

2013年9月15日由 Apkaloo 编辑

Ciruso Nubo estas maldensa, plumtufa nubo, kiu formiĝas en la supra atmosfero, kiam akvovaporo solidiĝas en glacikristalojn. Ciruso estas la ĉefa nubtipo.

2013年9月15日由 Apkaloo 编辑