
*front* door

Laŭ mia scio tradukeblas frontdoor per dompordo / enirejo .
Mi emas preferi la unuan por loĝeja domo, la duan por oficejo aŭ similaĵo, kaj elektus trian solvon, se la kunteksto parolis pri pli ol unu pordo. Kio plej taŭgas laŭ vi?

ĉar via domo nur havas unu pordon. Sed se ĝi havas du (front and back) ? aŭ dri?

Plej ofte ja temas pri dompordo.
> Sed se ĝi havas du (front and back)?
Tiam, se vi preferas tiel ni, povas nomi ĝin "antaŭa pordo". Sed se ne estas du pordoj, tiam "antaŭa" priskribus ja la ĝustan lokon, tamen sugestus ekziston de dua pordo, kiu reale tamen ne ekzistas. Do kion uzi..."fronta pordo" ? Eble. Kio al mi ne plaĉas, estas ke ĝi kreas impreson de iu pli granda ejo, dum en la teksto eble temas pri loĝej(et)o. Neniam traduki fragmentojn! :)))) Ĉu vi scias pli pri tio?

Kion vi opinias pri "antaŭpordo"? Ankaŭ se ekzistas nur unu ekstera pordo, ĝi (r)estas la pordo antaŭ la alial (internaj) pordoj.

Ka kial ne "antaŭdomoporto"?
Ετικέτες
Εμφάνιση όλων των ετικετώνΚατάλογοι
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRΑρχεία καταγραφής
This sentence was initially added as a translation of sentence #1246602
προσθήκη από al_ex_an_der, την 18 Νοεμβρίου 2011
σύνδεση από al_ex_an_der, την 18 Νοεμβρίου 2011