
Dankon pro la sciigo. Mi metis la buson sur la relojn de tiu linio...

Eble. Sed al mi la nekomprenebla "Skyliner" ŝajnas pli konfuziga ol vagonaro (aŭ trajno, aŭ buso; pri tio nie jam diskutis, ĉu ne?), pri kiu la frazo asertas, ke ĝi apartenas al Keisei-linio.
Eble mi uzu vorton kun ankoraŭ pli ĝenerala signifo, ekzemple "la transportilo de Keisei-linio".
Tio ne signifas, ke mi ne pretas ŝanĝi en "Skyliner", se vi insistas...

Kompreno de «Skyliner» ne necesas, ĉar ĝi estas nomo. Sed ĉar ekster Japanio nur malmultaj scias, ke temas pri la nomo de flughavena eksprestrajno kaj krome ekzistas aliaj veturiloj kun tiu nomo (Ekzemple buso de la firmao Neoplan http://www.neoplan-bus.com/cms/...ner_start.html ;-) ) necesas aldoni la mankantan informon.
http://www.keisei.co.jp/keisei/.../skyliner.html
Keisei estas fakte fervoja kompanio, kiu mem sin nomas Keisei Electric Railway (Elektrika Fervojo Keisei) http://www.keisei.co.jp/keisei/.../us/index.html
Do permesu al mi prezenti alternativan proponon:
La eksprestrajno Skyliner de la fervojo Keisei portos vin en 75 minutoj de la flughaveno al la stacio Ueno.

Unuavide la propono de Alexander plaĉas al mi.
"Ekspreso" estas oficialigita en la unua oficiala aldono.
Dankon. Mi transprenas la proponitan frazon.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #9215
added by GrizaLeono, 10 დეკემბერი, 2011
linked by GrizaLeono, 10 დეკემბერი, 2011
edited by GrizaLeono, 22 დეკემბერი, 2011
edited by GrizaLeono, 22 დეკემბერი, 2011
edited by GrizaLeono, 9 მარტი, 2012