*Pririgardu la knabinojn. - Mi ja bone, komprenas, ke knabinoj povas logi al si rigardojn, tamen mi opinias, ke "Pri" estas pleonasma, ĉar la ideon, kiun ĝi esprimu jam enestas en "rigardu".
La tradukon de la angla esprimo "keep an eye on" mi kontrolis en la vortaro 'English phrases and expressions en Esperanto' (Felix Woolf), kaj ĝi proponas du alternativojn: superrigardi kaj pririgardi. Mi elektis la duan.
Al mia lingva sento ne estas pleonasmo en "pririgardi", kiu aldonas nuancon al la verbo "rigardi". Tion konfirmas la difino de la vorto en ReVo:
pririgardi (tr): Zorge kaj detale rigardi ĉiujn flankojn de io, ekzameni: kaj la pastro pririgardos la infektitaĵon kaj enŝlosos la infektitaĵon por sep tagoj [18]; kaj la satrapoj, regionestroj, militestroj, kaj konsilistoj de la reĝo kunvenis, kaj pririgardis tiujn virojn, super kies korpoj la fajro havis nenian forton [19]; kaj mi leviĝis nokte laŭ la torento kaj pririgardis la muregon, kaj, trarajdinte denove tra la Pordego de la Valo, mi revenis [20]; li pririgardis la kreskaĵon, gustumis ĝin, sed pri ĝi nenio estis dirita en lia scienco pri kreskaĵoj [21]; mi staras apud ŝi, fumas kaj atente pririgardas mian ganton [22]; li scivole pririgardis la ringon [23]; (figure) li sopiris spiri la freŝan aeron de frua mateno en la ĝardeno, por forskui el sia kapo la fantomoregatajn revojn, kaj por klare pririgardi la situacion [24].
Ознаке
View all tagsСпискови
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRЛогови
This sentence was initially added as a translation of sentence #128437
додато од стране корисника ismael_avila, 29. децембар 2011.
повезано од стране корисника ismael_avila, 29. децембар 2011.