
momento +N

Danko-N !

Laborlisto la-bona-monda-lingvo@yahoogroups.com provas esplori, ĉu esprimoj, kia "kapti la okazon ĉe la kapo" estas tutmonde komprenebla. Mialingve oni diras "kapti la bovon ĉe la kornoj"... eble en Ĉinujo okazoj ne havas kornojn... eĉ ne kapon :)

La "laborlisto la-bona-monda-lingvo@yahoogroups.com provas esplori, ĉu esprimoj, kia "kapti la okazon ĉe la kapo" estas tutmonde kompreneblaj."
Zamenhof decidis jam sen laborlisto, kaj mi kredas, ke lia decido estis bona. Ĉiuokaze li donis kialon, kiu konvinkas min :)
Okazon kaptu ĉe l' kapo, ĉar la vosto estas glita.
(Proverbo 1806)
Ofte Zamenhof konsideris krom logiko ankaŭ aliajn kriteriojn. Certe la aliteracio (oKazon Kaptu ĉe' l Kapo) estis grava por lia decido. Danke al ĝi la esprimo eniras la memoron pli facile.

Sincerdire mi ne konis tiun proverbon.
Tiun liston fakte faris la patro de "nia" Zamenhof. Verŝajne lia celo ne ĉefe estis noti tutmonde kompreneblajn esprimojn.
Ni atentu, ke ni ne plenŝtopu nian lingvon per ne tutmonde kompreneblaj esprimoj. Antaŭ kelkaj tagoj mi legis raporton de aŭstralianino. Ŝi asertas, ke ŝi ĝenerale ne komprenas usonanojn, kiam tiuj uzas "siajn" esprimojn.
Mi mem kutime komprenas nek la aŭstraliajn, nek la usonajn, nek la anglujanglajn. Eble min trafis iu cerba malsano :(

En la zamenhofaj proverboj enestas multe da poezio. Eĉ se ne ĉiu estas tuj komprenebla por ĉiu; ja nombro ja estas granda, do eblas elekti.
Labels
Ale labels bekiekenLiesten
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLiest van biedroagen
Dizze zin is origineel en is gain vertoalen van n aandere.
touvougd deur al_ex_an_der, January 30, 2012
bewaarkt deur al_ex_an_der, June 30, 2012