
Mi citas Lernu:
" Iafoje transitiva verbo aperas en frazo sen objekto. Se oni pasivigas tian frazon, la rezulto estas sensubjekta pasiva frazo. La participo ankaŭ tiam havu E-finaĵon: Oni parolis pri tio. → Pri tio estis parolate."
Vidu mem cxe:http://eo.lernu.net/lernado/gra...participoj.php

Dankon, vi pravas. Mi konfesas ke mi tiun frazon kaj formon neniam audis en 32 jaroj. Tiam mi persone preferus "Pri tio oni parolis." char estas pli simpla.

Mi aldonis la etikedon "nekutima dirmaniero". Tamen mi aldonis la frazon ĉar estis neniu alia frazo en Tatoeba kun la vorto " parolate". (Mi trovis tiun frazon ĉar mi helpas traduki la "Detalan Gramatikon" en la anglan ĉe Lernu.