
> li tuj ekamis ŝin.
aŭ
> li tuj enamiĝis al ŝi.

1. Ĉu estas regulo, ke "li" necesas tien? Kiu aliulo povus ekamiĝi krom Johano, do li.
2. "La Princino levis al si la vualon kiam ŝi eniris, kaj ŝi aspektis tiel bele, ke Aladino je unua vido enamiĝis kun ŝi." en traduko de Donald J. HARLOW.

1.
A. En kunorditaj frazoj oni ne devas ripeti la subjekton, se ĝi estas identa.
Li forkuris, sed revenis.
Mi nek plene sukcesis, nek tute malsukcesis.
B. En suborditaj frazoj oni devas ripeti la subjekton aŭ anstataŭigi ĝin per pronomo.
Li ne skribis, kiam li venos.
Mi diris, kiam mi revenos.
Komparu kun PAG § 219 Rim. I!
Pliaj ekzemploj:
Kiam mi finos mian laboron, mi serĉos mian horloĝon.
Ŝi malrapidigis siajn paŝojn nur tiam, kiam ŝi troviĝis sur la strato Dluga.
Kiam ŝi estis revenanta hejmen, ŝi ĉiam kuradis sur la ŝtuparo.
Komparu kun Zamenhofa Ekzemplaro!

2.
"... Aladino je unua vido enamiĝis kun ŝi."
Supozeblas influo de la angla esprimo "to fall in love with someone"
La neuzo de "kun" en Esperanto klarigeblas per tio, ke la frazo ja diras, ke li komencis senti amon al ŝi (aŭ "eniĝis en amon al ŝi" -> "enamiĝis al ŝi"), sed ni ne ekscias, ĉu ŝi faris same, do ĉu li (kune) kun/kaj ŝi eniĝis en (reciprokan) am(rilat)on.
Tags
All Tags ankiekenLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogböker
This sentence is original and was not derived from translation.
added by Aleksandro40, 2013 M11 10
linked by Aleksandro40, 2013 M11 11
edited by al_ex_an_der, 2013 M11 26