
> malsekan

Mi pensis: ... gazonon, kiu nun estas malseka..., ĉar la gazono ne ĉiam estas malseka. Ĉu mi ne pravas?

Se nun la gazono estas malseka kaj nun mi tondas ĝin, kion mi tondas?
Mi tondas malsekan gazonon.
Aŭ: Mi tondas gazonon malsekan.
Aŭ: Mi tondas gazonon, kiu estas malseka.
Tiel mi komprenas la aferon. Por ke ni ambaŭ povu esti certaj, morgaŭ vespere mi demandos tre spertan esperantiston el mia urbo pri lia opinio. Ĉu bone? ☺

Bonege! ☺

Pri tiu problemo oni jam de jaroj diskutas. Se vi uzas la formon "malseka", kiu laŭ mi estas defendebla kiel mallongigo de "kiu estas malseka", mi proponas aldoni komon inter "gazonon" kaj "malseka". Tiel iĝas tute klare, ke temas pri nova propozicio kun subkomprenita verbo.

Kontraste al tio mi kredas, ke oni nepre bezonas "kiu estas" kiel ligilon necesan por "ŝalti" de akuzativo al nominativo.

Mi konsentas. Kaj mi tre dankas al vi.

Nova demando post la korekto de Carlosalberto :
kial « estAs » kaj ne « estIs » post « komencis » ?

Mi pensis same, Rovo!

Mi ankaŭ. ☺

Kara PaulP !
Ĉu vi pensIs aŭ pensAs ?
Pli serioze, ĉu vi povas proponi ligon (ekzemple al la ttt-ejo de BertiloW ... ) por pliprofundigi vian komenton pri komo antaŭ malseka(n) : ĉu temas laŭ vi pri « apozicio / apudmeto » aŭ pri alia afero ?

Rovo,
estIs, ĉar mi rimarkis tiun problemon pli frue ;-)
Se oni subkomprenigas "kiu estis" temas pri simpla subfrazo, kaj subfrazo laŭ Bertilo havu prefere komon antaŭ si.

La frazo nun estas jam tute perfekta, do nur por plenumi mian etan promeson mencias, ke la konsultita lingvospertulo, konfirmis, ke necesas la subfrazo (kiun vi nun uzas en via ekzemplo), SE gazono kaj seka NE kongruas laŭ kazo kaj nombro.

Perfekte! Multan dankon.
Etiquettas
Vider tote le etiquettasTexto del phrase
Licentia: CC BY 2.0 FRRegistros
This sentence was initially added as a translation of sentence #3603976
addite per carlosalberto, 3 de novembre 2014
ligate per carlosalberto, 3 de novembre 2014
ligate per Esperantostern, 4 de novembre 2014
modificate per carlosalberto, 4 de novembre 2014
ligate per Rovo, 4 de novembre 2014
modificate per carlosalberto, 4 de novembre 2014
ligate per carlosalberto, 4 de novembre 2014