
Cxu "bleki" signifas "kluki" tie?

"Blek-" estas la fundamenta radiko, kiu ĝenerale esprimas la sonon eligitan de ajna besto.
Se ne estus klare, ke temas pri kokoj, oni povas aldoni radikon, ekzemple "kok-".
Por iuj tre oftaj bestoj ja ekzistas oficialaj radikoj, kiuj esprimas la sonon de la aparta bestospeco. Ekzemple "boji", kiu havas la saman signifon de "hunde bleki". (Vidu http://www.bonalingvo.org/index.php?title=Ssv:_B sub "bleki" )
Tiu radiko "blek" tre faciligas la lernadon de Esperanto. Mi memoras, ke ni en la baza lernejo devis parkerigi amason da vortoj en la nederlanda "De ezel balkt", "het paard hinnikt", "de koe loeit", ...
Kompreneble tio estas tempoperdiga balasto, kaj poste tamen neniu sciis la verbon por ekzemple ĝirafo. Ni pli bone estus dediĉintaj nian tempon por lerni Esperanton :-)
Jen kelkaj ekzemploj el la listoj SSV (simplaj samsignifaj vortoj) ĉe http://www.bonalingvo.org/index.php?title=Ssv:_K (en kiu la lasta litero estas grandlitere la komenca litero de la serĉata vorto, ĉi tie K): kokeriki, kluki, kvaki, kveri, kviki.
Iuj bestoj (ekzemple kokoj) eligas tre diversajn sonojn por averti pri danĝero, por indiki nutraĵon, por alvoki idojn, aŭ por ĝoji pri demeto de ovo...
En 1981 profesoro rakontis, ke en la Genta universitato oni esploras la lingvon de la granda paruo, ĉar tiu birdeto interesas la agronomojn pro tio, ke ĝi formanĝas multajn, laŭdire por terkulivado malutilajn bestetojn. Tiutempe oni konis 53 ilustritajn sonojn eligitajn de la granda paruo, kaj oni komprenis ilian signifon. Miascie ekzistas neniu homa lingvo, kiu enhavas ĉiujn tiujn birdajn esprimojn (eble mi stulte eraras, ĉar mi tute ne scipovas la lingvojn de naturpopoloj, kiuj ja aŭdas kaj komprenas, pri kio la bestoj avertas, kaj eble havas en sia lingvo adekvatajn vortojn).
Kiam mi ankoraŭ estis konservisto de naturrezervejo, mi iam aŭdis bluan paruon "diri" ion, kion mi neniam antaŭe aŭdis. Tuj poste pasis nizo. Tiam mi komprenis, ke tiu paruo alarmis pri tiu rabobirdo per tiu aparta esprimo... Bedaŭrinde mi tiam ne disponis aparaton, per kiu mi povintus daŭre registri la ĉirkaŭajn sonojn kaj poste plusendi ilin al specialistoj.

@GrizaLeono
Mi klinas min kun respekto. Tio estas longa prelego. ☺
@Selena777
Kutime oni diras, ke kokinoj klukas kaj virkokoj kokerikas.

Jes. Mi malfacilas traduki "bleki". Mi uzis "kluki" por traduko, sed tie estas malsamaj blekoj de kokoj. Ekzemple, la bleko de virkoko malsamas ol la bleko de kokino. Kaj kokinoj povas eligiti mallauxtajn blekojn, kiam ili estas en sia normala stato, kaj lauxtajn blekojn, kiam ili demeti ovojn. Tiu malagrablaj sonoj povas maltrankviligi najbarojn, cxar mi signifis tion por mia traduko, sed mi pensas gxi ne estas tre ekzakte.

En mia gepatra lingvo, la flandra, la vorto "kloek" [kluk] indikas la patrinan kokinon, kiu (almenaŭ en Flandrujo :-) diras "kluk-kluk-kluk" al siaj idoj, eĉ jam antaŭ la eloviĝo.
标签
查看所有标签Sentence text
License: CC BY 2.0 FR历史记录
This sentence was initially added as a translation of sentence #2722648
2014年11月26日由 GrizaLeono 添加
2014年11月26日由 GrizaLeono 链接
2014年11月26日由 Selena777 链接