
Iași --> Laŝi [?]

La unua litero certe ne estas L sed I, vidu https://eo.wikipedia.org/wiki/Ia%C8%99i
La unua silabo estas prononcata JAS, sed mi ne scias, ĉu ĝi havas la emfazon. Mi do ne scias, ĉu ni skribu JASO aŭ JASIO....

Mi ĵus trovos prononcon en la nederlanda vikipedio. La akcento estas sur la unua silabo, sed la S iom sonas Ŝ, kvankam la rusa estas skribata per duobla so.
Mi trovis tri trafojn en interreto per la serĉesprimo Jaŝo. Vidu ekzemple https://eo.chatterplot.com/profile/user/973
Do: Jaŝo. Mi ŝanĝos la vorton.
Dankon.

"Iași" mi mislegis "lași" anstataŭ "Iași". ;-)

Unue ankaŭ mi mislegis tiun vorton.
Fakte tiparo, en kiu du tute malsamaj literoj estas skribataj per identa signo, ne taŭgas, ĉu ne?

Kompreneble.

Leo, mi ne scias, ĉu vi memoras la kanton de Tom Manders "Er zitten twee motten in mijn ouwe jas". Li prononcas tiun vorton "jas" kiel "jaŝ". Nu, fakte tio estas la perfekta prononco de Iași en la rumana! La emfazo sur JA estas tiel forta, ke la fina I preskaŭ ne estas aŭdebla.
Cetere, mi akceptas vian proponon uzi "Jaŝo" en Esperanto.

+1

Dankon, Paŭl. Jes, mi memoras tiun amuzan kanton. En iu vikipedio pri Jaŝo eblas aŭskulti la prononcon de la urba nomo.
Cetere, laŭ la tri trafoj de la serĉesprimo "Jaŝo" en interreto, mi vidis, ke Esperantistoj loĝantaj tie, nomas sian urbon Jaŝo. Fakte ili mem proponas tiun nomon en Esperanto.
Dankon al Carlos pro la konsento.
Etiquettas
Vider tote le etiquettasTexto del phrase
Licentia: CC BY 2.0 FRRegistros
This sentence was initially added as a translation of sentence #3108754
addite per GrizaLeono, 18 de februario 2016
ligate per GrizaLeono, 18 de februario 2016
modificate per GrizaLeono, 19 de februario 2016
ligate per danepo, 19 de februario 2016
ligate per PaulP, 20 de februario 2016
ligate per PaulP, 20 de februario 2016
ligate per PaulP, 20 de februario 2016
ligate per PaulP, 20 de februario 2016
ligate per PaulP, 20 de februario 2016
ligate per PaulP, 20 de februario 2016